TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.
Temo proponita por la kongreso estas "Daŭropova evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio.
Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2011.
Komentoj
Kial estas skribite
Kial estas skribite "daŭropova evoluo" se normale oni diras "daŭripova evoluo"?