Kategoriaj arkivoj: Aleksander Korĵenkov

Graco: Pli ol mil kongresanoj

Je la 1a de julio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 1069 personoj el 62 landoj. Dum junio aliĝis 104 personoj, inkluzive de 25 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2026

1. Antaŭ 35 jaroj (1991) en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) aperis la unua numero de la renaskita gazeto “Ruslanda Esperantisto” (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo); entute aperis 96 numeroj: 72 en Esperanto (1991-97) kaj 24 en la rusa lingvo (1998-2001). … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Raportoj pri ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde la 1991a jaro

Post sep semajnoj, la 1an de aŭgusto 2026 en Graco komenciĝos la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en ĉi tiu novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Graco: Jam 965 kongresanoj

Je la 1a de junio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos post du monatoj, la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 965 personoj el 59 landoj. Dum majo aliĝis 32 personoj. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: La almozulo

Mi iris sur strato… Maljuna, senila almozulo haltigis min. Inflamaj, larmantaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, ĉifitaj vestaĵoj, malpuraj vundoj… Ho, kiel abomene mizero ronĝis ĉi tiun malfeliĉan estulon! Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelan, malpuran manon. Li ĝemis, li muĝis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: La rivalo

Mi havis kunulon, rivalon; rivalon nek en okupoj, nek en ŝtata servado aŭ amo, sed niaj opinioj pri iu ajn temo neniam koincidis, kaj ĉe ĉiu nia renkontiĝo, ni havis senfinajn disputojn. Ni disputis pri ĉio: pri arto, pri religio, … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Duobla festo de la Ondo

Antaŭ 35 jaroj, la 23an de majo 1991 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Viktor Kloĉkov venis aviadile al Nederlando kaj disdonis la unuan numeron de la renaskita revuo “La Ondo de Esperanto” al oficistoj kaj volontuloj de la Centra Oficejo … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: La hundo

Ni duopas en la ĉambro: mia hundo kaj mi. Ekstere muĝas terura, furioza ŝtormo. La hundo sidas antaŭ mi kaj rigardas rekte al miaj okuloj. Ankaŭ mi rigardas al ĝiaj okuloj. Ĝi kvazaŭ volas diri ion al mi. Ĝi estas … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la printempa Ondo (2026, №327)

La 16an de majo 2026 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 40-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton