Antaŭ dek tagoj aperis la somera (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, 2026, №2 (328). Duafoje en la historio de “La Ondo” (unuafoje en marto 2019) ĝi estas dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. En ĉi tiu eldono, nomebla “La Ondo de Esperantologio”, krom la Akademia decido «Pri la esprimo “tiel nomata”» estas publikigitaj sep fakaj studoj, inkluzive de la plej lasta verko de Probal Dasgupta, kiun li sendis al nia redakcio la 30an de majo, malpli ol 40 horojn antaŭ sia subita morto.
La aliajn studojn en la 70-paĝa sekcio “Lingvo” verkis Sabine Fiedler, Chistopher Gledhill, Ilona Koutny, Marc van Oostendorp, Ryszard Rokicki kaj Klaus Schubert. Enestas ankaŭ du bibliografioj kaj kelkaj artikoletoj rilataj al esperantologio.
Pro la ampleksa ĉeftema tekstaro en ĉi tiu eldono mankas la sekcio “Tribuno”, kaj la ceteraj sekcioj estas malpli grandaj ol kutime.
La Eŭropa Kongreso de Esperanto okazos de la 14a ĝis la 17a de majo 2027 en Carry-le-Rouet, proksime de Marsejlo en Provenco.
La 26an de julio 1887 aperis la unua libro de Esperanto, pro kio nia Esperanto-komunumo memoras tiun ĉi daton kiel la Tagon de Esperanto. UEA strebas, ke Unesko proklamu tiun daton la Monda Tago de Esperanto. UEA instigas lokajn grupojn festi la Tagon, markante ĝin per loka aŭ reta agado, kaj kuraĝigas ĉiujn aldoni tion al Eventa Servo, kie ankaŭ eblos poste raporti. Via festado subtenas la pledojn de UEA en Unesko por la oficiala agnosko. Interalie UEA mem planas specialan retkonferencon por prezenti al la ĝenerala publiko gravajn atingojn de Esperanto prepare al pli grava festo: “Esperanto 140”, pro la 140a datreveno de la unua libro en 2027.

Ĉu vi parolas la
En la retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj aperis la laborplano de ILEI.
En la jaro 2025, unuafoje, Unuiĝintaj Nacioj festis la 12-an de julio kiel Internacian Tagon de Espero. Tiu speciala tago estis establita por memorigi la mondan komunumon, ke Unuiĝintaj Nacioj estis fondita en la jaro 1945 en spirito de optimismo post la amasa detruo de la Dua Mondmilito, kaj kun espero, ke neniam plu la homaro permesu al si esti superita de tia malamikeco kaj krueleco kaj homa suferado. Tiu fervora kredo je paco motivis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj de la jaro 1945 kaj enkorpiĝis en la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj (1948).
La kongresa libro kaj programo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas nun publike disponeblaj ĉe:
La 6an de julio 2026 aperis la unuopaĵo (single) “La nep’ de la sun’” de IVIDOB’ (Ividub) – bando el la Tuluza regiono, kiu ofertas aŭtentan sonon kaj miksas modernan regeon, dob’on kun elektro-popmuziko. Iliaj poeziaj kaj socie konsciaj kantotekstoj realisme reflektas aktualajn sociajn problemojn, tamen sen malamo aŭ perforto, transdonante potencan mesaĝon kun milda tuŝo.
Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povas fieri pri du novaj atingoj: la ĵusa apero de ampleksa nova preĝlibro kaj de la germana versio de “La plej granda rimedo”.
En la retejo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) aperis la Kongresa Libro de la La 59a Kongreso de













