Saltu al enhavo

Villafufre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villafufre
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39638
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro José Luis Cobo Fernández
Demografio
Loĝantaro 1 022  (2025) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N,  54′ U (mapo)43.267222222222-3.8919444444444Koordinatoj: 43° 16′ N,  54′ U (mapo) [+]
Alto 222 m [+]
Areo 30,1 km² (3010 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafufre (Kantabrio)
Villafufre (Kantabrio)
DEC
Situo de Villafufre
Villafufre (Hispanio)
Villafufre (Hispanio)
DEC
Situo de Villafufre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafufre [+]
vdr
Municipa teritorio de Villafufre, centre de Kantabrio.

Villafufre [biljaFUfre] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Pilorio en Vega de Villafufre.

Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, sude kun Villacarriedo, okcidente kun Santiurde de Toranzo kaj oriente kun Saro. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera, estante trafluata de la rivero Pisueña, ĉefa alfluanto de la rivero Pas.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Por areo de 30,1 km² estas 1 012 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 1 012 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Argomeda, Bustillo de Villafufre, Escobedo, La Canal, Ojuriego, Penilla, Rasillo, Sandoñana, San Martín de Villafufre, Trasvilla, Susvilla, Vega de Villafufre kaj Villafufre (ĉefurbo).

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1950-aj jaroj konstanta ekde tiam, nome ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde tiam.

Demografia evoluo
190019101920193019401950196019701980199020002005
151814951519151316481675158514391264119411451115

Fonto: INE

Kvartalo Las Bárcenas, Penilla.
Sandoñana.

La areo estis loĝata el prahistorio, kiel pruvas restaĵoj en la grotoj el Paleolitiko ĝis Bronzepoko. Estis ankaŭ setlejo de romiaj soldatoj kiuj partoprenis en la Kantabraj militoj.

La mezepoka loĝado rilatis al ekleziaj instancoj; tiel en 1018 estas registrita Villafufre (Villa Erfuci, en dokumento laŭ kiu ĝi ekformis parton de la posedaĵoj de la abatejo de Santillana del Mar), kaj Santa Eulalia de Sandoñana figuro ligita al la Colegiata de Santa Cruz de Castañeda, nome la plej pova monaĥejo de la komarko Pas-Pisueña, kvankam la dokumento en kiu oni mencias tion estas pli malfrua, nome de 1438.

Dum la 14-a kaj 15-a jarcento la diversaj teritorioj kaj loĝlokoj estis atribuitaj al diversaj nobelaj familioj, kiuj procesis inter si por ilia posedo kaj ofte okazis konfliktoj inter ili kaj la lokanoj, ĉefe laŭlonge de la 16-a jarcento.

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 28,1 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 18,8 % al la konstruado, 17,6 % al industrio kaj 35,6 % al triaranga sektoro, nome servoj, kiu hegemoniase.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo, blazondomoj, pilorio, la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]