Verso Books
| Verso Books | ||
|---|---|---|
| eldonejo | ||
| Komenco | 1970 vd | |
| Landoj | Usono • Unuiĝinta Reĝlando vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Ideologio | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
Verso Books (antaŭe New Left Books) estas eldonejo bazita en Londono kaj Novjorko. Fondita en 1970 de la dungitaro de la New Left Review, ĝi havas Tariq Ali kaj Perry Anderson en sia estraro. Laŭ ĝia retejo, ĝi estas la plej granda sendependa, radikala eldonejo en la anglalingvio, publikigante cent verkaĵojn jare.
La eldonejo estas konata pro aranĝado de multaj eventoj en Usono kaj Eŭropo, kiuj fokusiĝas al radikala politiko kaj historio.[1] Harper's priskribis ĝin kiel "la plej elstaran radikalan eldonejon de Anglio-Usono", kaj The Sunday Times nomis ĝin "rigore inteligenta eldonejo".[2]
La nomo "Verso" rilatas al la teknika termino por la maldekstra paĝo de libro (vidu averso, d:Q9305022). La nomo ankaŭ estas vortludo rilata al ilia politika orientiĝo, ankaŭ aludante al la inversa kazo pere de la latina termino Vice Versa - kio signifas "la malo de io".
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]La eldonejo frue akiris rekonon pro tradukoj de libroj de eŭropaj pensuloj kaj kontinenta filozofio (d:Q59104), precipe tiuj de la Frankfurta Skolo, kaj sia alligiteco kun marksismaj kaj novmarksismaj verkistoj. La furorlibro de Verso Books estas la aŭtobiografio de Rigoberta Menchú, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1992.[3]
Verso publikigis librojn de Tariq Ali, Benedict Anderson, Robin Blackburn, Judith Butler, Noam Chomsky, CLR James, Mike Davis, Norman Finkelstein, Fredric Jameson, John Roberts (filozofo), Edward Said, Max Shachtman, Rebecca Solnit, Nick Srnicek, Paul Feyerabend, Ellen Meiksins Wood, kaj Slavoj Žižek.[4] Ĝisdatigitaj tradukoj de Jean Baudrillard, Régis Debray, Jürgen Habermas, Rigoberta Menchú, kaj Paul Virilio ankaŭ estis publikigitaj per Verso.
La 8-an de aprilo 2014, Verso komencis vendi DRM-liberajn e-librojn per sia retejo. La ĉefoficisto de Verso, Jacob Stevens, diris, ke ili esperas "ŝanĝi la manieron kiel eldonistoj rilatas al siaj legantoj kaj subteni sendependajn eldonistojn".
Ekde 2014, Verso eldonas librojn kune kun la usona maldekstra revuo Jacobin. La libroj en la serio prezentas demandojn pri politiko, ekonomiko kaj kulturo el socialisma perspektivo kiel vojon al radikala politika agado.
Ĝis 2020, Verso Books publikigis pli ol 1 800 titolojn.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Verso. Alirita 2020-04-15 .
- ↑ Pri Verso.
- ↑ Verso Books, About Verso
- ↑ Verso. Alirita 2023-01-11 .
- ↑ . Verso, Feminist Press Turn 50 (3 July 2020). Alirita 2020-09-16 .

