Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:YTY76-EO

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 monato by YTY76-EO in topic Patrolanteco

Bonvenon

[redakti fonton]
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, YTY76-EO!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Fine Style 9634 (diskuto) 07:58, 12 apr. 2026 (UTC)Reply

Voĉdono

[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke vi jam rajtas voĉdoni tie. Tamen, mi sugestas ke vi unue tralegi pli detale la ligilojn sur tiu supra bonvenan mesaĝon, kiu estis prezentita al vi nur hodiaŭ post la redakto de Fine Style 9634 sur tiu diskutpaĝo. Bonvenon al Vikipedio kaj ankaŭ mi deziras al vi agrablegan kunlaboradon! CasteloBrancodiskuto 13:47, 12 apr. 2026 (UTC)Reply

Mi kontrolos ĝin. Dankon. YTY76-EO (diskuto) 13:51, 12 apr. 2026 (UTC)Reply

Patrolanteco

[redakti fonton]

Saluton, YTY76! Mi vidis vian demandon pri la statuso "aŭtomate patrolita". Kiam vi estos farinta 200 redaktojn, vi povos peti la statuson "patrolanto" ĉi tie. Administranto devos rigardi la peton kaj aprobi ĝin, se vi estas kompetenta kaj bonintenca kontribuanto. (Eble tamen administranto ne tuj rimarkos vian peton; mi pensas ke la mia restis plurajn monatojn antaŭ aprobo.) Kiam vi estos patrolanto, vi ankaŭ estos aŭtomate patrolata.

Pri nerilata afero: Okcidentaŭstralia Polico estas la ĝusta titolo de tiu artikolo. Substantivo ne povas priskribi aŭ identigi alian substantivon - nur adjektivo faras tion. Foje oni povas kunmeti substantivojn, sed tiam ili skribiĝas kiel unu vorto, ekzemple oni povus nomi polican divizion kiu ĉiam transportiĝas per kamiono "kamionpolico" aŭ "kamionopolico". Kaj oni kutime ne uzas kunmeton en ĉi tiu konteksto (registara organo identigita laŭ la registaro, al kiu ĝi apartenas).

Fine, ankaŭ mi deziras al vi bonvenon kaj agrablan kunlaboradon! Ni estas malmultaj en Vikipedio kaj estas bonege havi pli da kontribuantoj. --Arbarulo (diskuto) 14:07, 17 apr. 2026 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon. YTY76-EO (diskuto) 04:18, 18 apr. 2026 (UTC)Reply