Saltu al enhavo

Kampina turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Turdus arthuri)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampina turdo
Ilustraĵo de kampina turdo
Ilustraĵo de kampina turdo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. arthuri - kampina turdo
Turdus arthuri
(Chubb, C, 1914)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Subspecioj

Unutipa

Sinonimoj

Planesticus arthuri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La 'kampina turdo[1] (latine Turdus arthuri) estas sudamerika birdospecio el la familio de turdedoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Ĝi antaŭe estis en la eksa genro Planesticus.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La kampina turdo havas totalan longon de 202 mm kaj pezon de 64 g. Ĝi estas mezgranda malhelbruna turdo, kun blanka gorĝo brune striita. Ĝi havas blankan subpugon kaj subvoston kaj palan ventron. Ĝi similas al sia parenco la tepuja turdo, sed estas pli eta kun ioma oliveca nuanco sur la flugiloj kaj ĝenerale pli cindraspekta[3].

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La kampina turdo troveblas en Brazilo, Gujano, Surinamo kaj Venezuelo.

Ĝi loĝas en diversaj vivejoj, maldensejoj, savanoj, humidaj arbarlimoj, cerado, kaj precipe kampinoj[4], kio klarigas la komunlingvan nomon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Ornitologia taksonomio
  2. AviList v2025, konsultita la 1-an de jan. 2026
  3. (August 1914) Planesticus arthuri, sp. n.”, Bulletin of the British Ornithologists' Club xxxiii, p. 131–132. Alirita 8 May 2024..
  4. BirdLife International (2016). Turdus arthuri”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T103891016A104357596.en. Alirita 18 November 2021..