Saltu al enhavo

Testo de Turing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Testo de Turing
klaso de testo
matematika nocio
computer science and engineering (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
testo
vdr

La testo de Turing estas propono por testo de la kapabloj de maŝino pri okazigo de homeca komunikado. En 1950 priskribis ĝin Alan Turing en sia verko "Computing machinery and intelligence" (Komputada maŝinaro kaj inteligento). Laŭ Turing, maŝino estas same inteligenta kiel homo, kiam homo kaj maŝino estas nedistingeblaj dum interparolado — ekzemple, nuntempe ĉe babilejo en la interreto. Unu el ekzemploj de tio, kiel oni hodiaŭ praktike utiligas la teston de Turing, estas kontraŭspama protekto per sistemo nomata captcha.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]