Saltu al enhavo

Tamara de Lempicka

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamara de Lempicka
Persona informo
Tamara Łempicka
Naskonomo Tamara Hurwitz
Naskiĝo 16-an de majo 1898 (1898-05-16)
en Varsovio
Morto 18-an de marto 1980 (1980-03-18) (81-jaraĝa)
en Cuernavaca
Tombo Popocatépetl Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj pola rusa franca angla vd
Loĝloko 7 rue Méchain, Paris vd
Ŝtataneco Pollando (1919)
Rusia Imperio (1918) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Académie de la Grande Chaumière Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Adrienne Gorska (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Raoul de Kuffner de Diószegh (en) Traduki (19341961)
Tadeusz Łempicki (mul) Traduki (19151927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kizette de Lempicka-Foxhall (mul) Traduki
 ( Tadeusz Łempicki (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Havano Parizo Italio Cuernavaca Los-Anĝeleso Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj La belle Rafaëla 
Q1685241 
Autoportrait vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamara de LEMPICKA (naskiĝis la 16-an de majo 1898, mortis la 18-an de marto 1980) estis pentristo laŭ stilo Art Deco. La detaloj de ŝia naskiĝo malklaras, sed verŝajne ŝi naskiĝis en 1898 kiel Maria Gorska en riĉa pola familio, aŭ en Moskvo aŭ en Varsovio.

En 1912 post la eksedziĝo de ŝiaj gepatroj, ŝia avino sendis ŝin al lernejo en Laŭzano, Svislando. En 1914 ŝi edziniĝis al advokato Tadeusz LEMPICKI (1888-1951) en Sankt-Peterburgo, Rusio. Dum la Rusia revolucio de 1917 Bolŝevikoj arestis Tadeusz. Spite sian junan aĝon, Tamara konvinkis ilin liberigi Tadeusz.

Tamara kaj Tadeusz tiam fuĝis al Parizo, Francio, kie ŝi adoptis la nomon Tamara de LEMPICKA. Ŝi studis arton kaj ekfamiĝis kiel portretisto, kun rekonebla forta stilo, fojfoje nomata "mola kubismo", kiu spegulas la glatan modernismon de Art Deco.

Ŝi avide sociumis en la artrondoj kaj famis pro siaj multaj amrilatoj.

Je la komenco de la Dua mondmilito ŝi transloĝiĝis al Beverly Hills, Kalifornio kun sia dua edzo barono Raoul Kuffner de Diószegh (1886-1961), al kiu ŝi edziniĝis en 1933. En 1943 ili transloĝiĝis al Novjorko kie ŝi daŭrigis sian artan verkadon, laŭ sia fama stilo.

Post kiam Raoul KUFFNER mortis en 1962 pro koratako, Tamara transloĝiĝis al Hjustono, Teksaso. Tie ŝi ekpentris laŭ nova stilo, per paletra tranĉilo anstataŭ peniko. Tiuj novaj pentraĵoj estis malbone akceptataj, kaj ŝi decidis neniam montri sian verkon denove.

En 1978 ŝi transloĝiĝis al Cuernavaca, Meksiko. Ŝi mortis dum dormado la 19-an de marto 1980. Laŭ ŝia volo, oni disvastigis ŝiajn cindraĵojn super la vulkano Popocatépetl.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]