Sulz am Neckar
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sulz |
| Sulz am Neckar | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | distriktaro Freiburg | |||||
| Distrikto | distrikto Rottweil | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07454 | |||||
| Poŝtkodo | 72168–72172 | |||||
| Aŭtomobila kodo | RW | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08325057 | |||||
| Subdivido | 9 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Gerd Hieber | |||||
| Adreso de la administrejo | Obere Hauptstraße 2 72172 Sulz am Neckar | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 12847 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 48° 22′ N, 8° 38′ O (mapo)48.3627777777788.6316666666667Koordinatoj: 48° 22′ N, 8° 38′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 443 m | |||||
| Areo | 87,60 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.sulz.de | |||||
Sulz am Neckar estas urbo kaj komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rottweil, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 12 847 loĝantojn. La komunuma teritorio ampleksas areon de 87,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 145,6 loĝantoj/km². Averaĝa alteco de la komunumo estas 443 metroj super la marnivelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]


Sulz am Neckar situas norde de la Nigra Arbaro ĉe la bordo de la rivero Neckar. Kun areo de 87,62 km² la urbo estas laŭ teritorio la plej granda komunumo de la distrikto Rottweil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sulz disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Gäubahn de Stutgarto al Singen kaj estas haltejo de regionaj eksprestrajnoj, kiuj cirkulas en hora kadenco al Stutgarto kaj Rottweil kaj en duhora kadenco al Singen.
La urbo Sulz disponas pri alveturejo al la germana aŭtovojo A81.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Sulz am Neckar datiĝas el la jaro 790 kiel villa publica Sulza.
Partneraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ partnereco ligita en 1990, kiam la reunuiĝo de Germanio estis tute freŝa, kaj multaj homoj el Sulz am Neckar sentis ke la konatuloj el Francio, Belgio, Svislando, Italio, Hispanio estus emocie multe pli proksimaj ol novaj kuncivitanoj el la kvin novaj federaciaj landoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Sulz
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



