Egidio
Aspekto
(Alidirektita el Sankta Egidio)
| Sankta | |||||
| Egidio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | ĉ. 640 en Ateno | ||||
| Morto | ĉ. 720 en Saint-Gilles-du-Gard | ||||
| Tombo | Francio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monaĥo komercisto | ||||
| |||||
| Sanktulo | |||||
| Festotago | 1-a de septembro | ||||
| Atributoj | (interalie) cervino | ||||
| Patroneco | kontraŭ mensmalsanoj, epilepsio, nefekundeco; por bruto | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Egidio (latine Ægidius, france Saint Gilles), mortis inter 720 kaj 725 kiel abato de benediktanoj. Egidio estas ankaŭ unu el la dek kvar Helpantaj Sanktuloj de la okcidenta tradicio, honorataj en Mezeŭropo kiel porpetantoj.
Post ermita vivado li fondis la poste samnoman monaĥejon Saint-Gilles. Laŭ kredantoj li estas patrono kontraŭ mensmalsanoj, epilepsio, nefekundeco kaj por bruto.
Lia festo estas la 1-a de septembro.


