Saint Helier


| Saint Helier | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| havenurbo paroĥo de Ĵerzejo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | JE2 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Alan Simon Crowcroft | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 35 822 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 379 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 11′ N, 2° 7′ U (mapo)49.185833333333-2.11Koordinatoj: 49° 11′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||||
| Areo | 10,6 km² (1 060 ha) [+] | ||||
| Horzono | GMT [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||



Sanheliero[1] (france Saint-Hélier, en la loka franca dialekto "Jèrriais" St Hélyi, angle Saint Helier, nomata laŭ la kristana sanktulo Helier) estas unu el 12 komunumoj kaj inter ili la plej granda urbo de la insulo Jersey, la plej granda el la Manikinsuloj en la samnoma Manika markolo inter Francio kaj Britio. La urbo situas ĉe la suda bordo de la insulo, havas proksimume 28.000 loĝantojn kaj estas la administra centro de la insulo (kvankam la registara palaco troviĝas en Saint Saviour). Ĝi situas en la sanmala golfo,[1] golfo de la Manika markolo, inter la Manikinsuloj norde kaj la norda marbordo de Bretonio en norda Francio sude le la golfo.
La komunumo kovras areon de 10,6 km², kio korespondas al 9 procentoj de la insula areo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble Saint Helier unuafoje ekloĝiĝis dum la epoko de la romia konkero de Gaŭlio. Komunumo kaj urbo ricevis sian nomon de kristana martiro, kiu mortis sur la insulo. La urba kristana preĝejo, kiu nun situas en ioma distanco de la marbordo, origine konstruiĝis rekte ĉe la marbordaj dunoj. Sur la monto Mont Orgueil super la loĝloko konstruiĝis fortikaĵo.
Dum la jaro 1155 en Sanheliero fondiĝis monaĥa abatejo sur la insuleto L'Islet - areo, kiu dum malalta tajdo estas konektita al la ĉefa insulo kaj nur dum alta tajdo estas insulo. Dum la epoko de la kristana reformacio la abatejo fermiĝis, kaj sur la insuleto konstruiĝis nova fortikaĵo, kiu transprenis la funkcion de la konstruaĵo sur la monto Mont Orgueil. La tiama guberniestro de la insulo nomas ĝin Elizabeth Castle laŭ la tiutempa brita reĝino Elizabeto la 1-a. Sub la posta reĝo Georgo la 1-a konstruiĝas la unua haveno de la urbo. La 6-an de januaro 1781 sur la "reĝa placo" de la urbo okazas la batalo de Jersey - la lasta provo de la franca armeo konkeri la insulon.
Ekde proksimume la jaro 1820 rimarkeblas kontinua almigro de parolantoj de la angla lingvo al la insulo kaj aparte la urbo Sanheliero.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Sanheliero" en la vasta, du-paĝa mapo 10. En tiu mapo ankaŭ videblas esperantlingvo nomo de la ĉirkaŭa sanmala golfo. Vidu eltranĉaĵon en tiu ĉi paĝo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle, pole), portugale, {rumane kaj taje, strange ne ne france)
- multaj notoj en la socia retejo Facebook
- multaj notoj en la socia retejo Instagram





