Saltu al enhavo

Pinsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinsko
beloruse: Пі́нск
grandurbo
Oficiala nomo: Пі́нск
Lando Belorusio Belorusio
Situo Pinsk
 - koordinatoj 52° 07′ 00″ N 26° 06′ 00″ O / 52.11667 °N, 26.10000 °O / 52.11667; 26.10000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 141 m s. m.
Areo 43 km² (4 300 ha)
Loĝantaro 132 366 (2011)
Denseco 3 078,28 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 225 700 - 225 716
Telefona antaŭkodo 165
Situa mapo de Pinsko
Situa mapo de Pinsko
Situa mapo de Pinsko
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pinsk
Retpaĝo: pinsk.gov.by
Map

Pinsko (beloruse Пінск, ruse Пинск, pole Pińsk) estas grandurbo en Belorusio, en kultura kaj geografia regiono Polesio, sed nun politike-administre estas parto de la Bresta regiono.

Pinsko etendiĝas sur ebenaĵo ĉe la kunfluejo de la riveroj Pina kaj Pripjat, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Varsovio-Homel. Brest troviĝas 178 km.

La loĝantaro je la 1-a de januaro 2025 estis 124 008 homoj. Pinsko estas grava kultura kaj industria centro de Polesio kaj historie signifa setlejo en la regiono. En 2019, Pinsko estis deklarita la Kultura Ĉefurbo de Belorusio.

La unua mencio okazis en 1097 en formo "Pinesk". La loknomo estas derivita de la rivero Pina. Baldaŭe ĝi estis sidloko de princlando. En 1239 la tataroj detruis la urbeton. En 1320 oni integrigis la lokon al Granda Duklando de Litovio, en 1521 same al Pollando. En 1581 Pinsko ricevis specialajn urbajn rajtojn, kiel sidloko de provinco. De 1633 la urbo havis specialan mezlernejon. En 1640 la kozakoj bruldetruis la urbon, multe da poloj kaj judoj mortis. Ok jarojn poste la rusoj (kaj en 1706 ankaŭ la svedoj) denove bruldetruis la urbon. En 1793 Rusio akiris la urbon.

Dum la 1-a mondmilito la germanoj okupis ĝin en 1915, sed en 1920 dum la pola-soveta milito pola armeo okupis ĝin. En 1921 okazis granda incendio. Antaŭ 1939, pli ol 90% (27 000 el la 30 000) de la urbo estis de juda origino. Tio igis Pinskon unu el la plej judaj urboj en Orienta Eŭropo[1]. En 1939 Sovetunio reokupis la urbon. En 1941 Pinsko estis okupita de Nazia Germanio. La plej multaj el la judoj de Pinsko estis murditaj en oktobro 1942, post kiam la nazioj deportis ilin[2]. Dek mil el ili estis murditaj en unu tago. La 23-an de decembro 1942, la lastaj 143 judoj de Pinsko estis ekstermitaj de la nazioj. Lokaj loĝantoj profitis de la posedaĵoj kaj domoj postlasitaj[3].

Ekde 1944 la urbo estis liberigita de la Ruĝa Armeo kaj denove iĝis parto de Belorusa SSR.

Famuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Joshua D. Zimmerman, Poles, Jews, and the politics of nationality, University of Wisconsin Press, 2004, ISBN 0-299-19464-7, Google Print, p.16
  2. (en) Best of the memory books, Marcin Wodzinski, Haaretz, Books, Februaro 2009, paĝoj 28-30
  3. (en) Tikva Fatal-Knaani, The Jews of Pinsk, 1939-1943, Through the Prism of New Documentation.

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko el la angla, hungara kaj nederlanda Vikipedioj.