Pastreco de virinoj
Pastreco de virinoj rilatas al tuta baza demando en kristanaj eklezioj, konfesioj aŭ organizaĵoj, ĉu virinoj povas je sama rajto kiel viroj plenumi la postenojn de pastro, kaj rilate al tio, ankaŭ al pli altrangaj pozicioj en la hierarkio de tiuj kristanaj eklezioj, konfesioj aŭ organizaĵoj (ekzemple iĝi episkopo, kardinalo, en la ortodoksaj eklezioj kaj katolikismo metropolito kaj en la katolika eklezio papo). Baze do teologie temas pri tio, ĉu virinoj rajtas ricevi la sakramenton de konsekro al ĉiuj aŭ kelkaj klerikaj oficoj en difinita organizaĵo de kristanismo. La konsekrado de virinoj estas polemika temo en ekumena teologio kaj, iagrade, ene de individuaj eklezioj aŭ konfesioj. En iuj eklezioj, virinoj rajtas plenumi nur certajn oficojn. Kvankam ili povus esti pastroj, ili ne eble povas esti ekzemple episkopoj. Parte la demando pri la pastreco de virinoj rilatas al la diskuto pri la seksa egaleco.


Ekzemple en kvakerismo en la 18-a jarcento kaj en lestadianismo[1] en la 19-a jarcento estis virinoj kiel predikantoj, sed la oficiala pastreco ĝis la 20-a jarcento en la kristanismo estis ebla nur por viroj. Kiel la unua ŝtateklezio la Evangelia-Luterana Eklezio de Danio komencis pastrigi virinojn en 1948. En la sama jardeko oni pastrigis virinojn ankaŭ en Ĉinio. En plej multaj protestantaj, anglikanaj, malnovkatolikaj kaj aliaj kristanaj konfesioj, la akcepto de virinaj kandidatoj al klerikaj oficoj estis enkondukita dum la dua duono de la 20-a jarcento.
La konsekrado de virinoj estas polemika temo en ekumena teologio kaj, iagrade, ene de individuaj eklezioj aŭ konfesioj. En iuj eklezioj, virinoj rajtas plenumi nur certajn oficojn. En la internacia romkatolika eklezio kaj la ortodoksaj eklezioj la pastreco de virinoj ankoraŭ ne estas en uzo. El la ĉefaj protestantismaj branĉoj la baptismo ankoraŭ malakceptas ĝin. Ekzistas ankaŭ ioj aliaj protestantaj grupoj, kiel la Evangelia-Luterana Eklezio de Latvio, kie virinojn oni ne pastrigas. Pastrecon de virinoj malapogas ankaŭ iuj konservativaj kristanoj en eklezioj, kies reguloj permesas ĝin. Povas ekzisti ankaŭ en pastrecon de virinojn akceptanta eklezio subgrupo, kiu ne akceptas ĝin kiel konservativa lestadianismo en Finnlando.
Argumentoj kontraŭ kaj por
[redakti | redakti fonton]Virinajn pastrojn kontraŭantoj ofte alvokas la Unuan Epistolon al Timoteo kaj la Unuan Epistolon al la Korintanoj, en kiuj Paŭlo malpermesas al virinoj instrui kaj paroli en la eklezio. Laŭ Paŭlo la ĉefo de paroko devas esti viro, kiu ne havas du aŭ pli da edzinoj. Iuj katolikanoj diras, ke pastro estas patro. Iuj akceptantoj diras, ke la ĉiu homo estas filo aŭ filino de sia tempo, ankaŭ Paŭlo. Iuj taksas kiel misfeminismo tion, ke iuj malakceptas pastrecon de virinoj.