Paeljo

Paeljo[1][2][3][4] (hispane kaj katalune/valencie: paella,[5] prononcata [paELja]) estas tipa plado el Valencio, farita el rizo kun legomoj, viando kaj/aŭ mariskoj. La plado tiel populariĝis en la cetero de Hispanio, ke ĝi fariĝis kvazaŭ nacia plado, kaj ĝi tre populariĝis ankaŭ kiel tipa plado por turistoj.
La nomo devenas de la valencia nomo de la patego (t.e. grandega pato), sur kiu oni ĝin kuiras, nomata "paella" (hispane ankaŭ paellera).
Ekzistas tre granda diverseco de paeljoj laŭ la konsisto de la uzitaj ingrediencoj. Paeljo povas enhavi jen viandon, jen fiŝaĵon, jen ambaŭ (ĉi-kaze oni parolas pri miksita paeljo), kaj ankaŭ ekzistas vegetara variaĵo nome legoma paeljo (hispane: paella de verduras).
En Valencio estas kutima maniero prezenti paeljon en tre granda pato, ĉe celebradoj, speciale en malfermaj spacoj dum la somero. Tiaj celebradoj fariĝis tipaj en esperantistaj renkontiĝoj organizitaj en Valencilando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ por kapvorto "paeljo" en PIV 2020, jen en la reta versio vortaro.net
- ↑ aldona kapvorto "paeljo" el Reta Vortaro, kiu krome konfirmas ke ankaŭ en PIV2 de 2002 kaj do same en PIV 2005 la vorto jam estis
- ↑ Augusto Casquero de la Cruz: La Ondo de Esperanto, n-ro 8-9/1999
- ↑ revuo Monato, Paul Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj, 2008
- ↑ La esperantlingva libro Internacie kuiri de 1990 (reeldonita en 2000), unua profesiece presita kaj eldonita kuirlibro en Esperanto, en sia paĝo 186 amplekse esperante prezentis la pladon, sed faris tion sub la nacilingva paĝotitolo "paella" - konsekvence, ĉar en 1990 kaj 2000 la PIV-a termino "paeljo" ankoraŭ ne estis publika. Sendube ankaŭ tiam jam estis literaturaj kaj gazetaraj mencioj de la vorto "paeljo", kiel ekzemple la jam citita teksto el La Ondo de Esperanto de 1999, sed ili tiam ankoraŭ estis senreferencaj.