Oto el Freising
Oto el Freising (latine: Otto Frisingensis; naskiĝinta ĉ. 1112, mortinta la 22-an de septembro 1158 je la abatejo Morimond) estis germana historiografo, monaĥo kaj episkopo de Freising. Lia patro estis margrafo Leopoldo la 3-a (Aŭstrio).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Destinite jam frue al klerikeco li en infana aĝo jam iĝis preposto de la patra fondaĵo de Klosterneuburg. Dum la parizaj studentaj jaroj (ĉ. 1126–32) li ekkonis la fruskolastikan literaturon kaj la ideojn de Hugo de Sankta Viktoro kaj Gilbert de la Porrée, kiu iĝis tre influaj je la otan verkaron. En 1132 li eniris la klostron de Morimond kaj elektiĝis abato en 1138. En kunteksto kun la novordigo de Bavarujo fare de imperiestro Konrado la 3-a li iĝis episkopo de Freising; samjare lia frato iĝis duko de Bavarujo.
Oto sekurigis la minacatan diocezon kontraŭ al interesoj de la vitelsbaĥaj voktoj kaj la bavaruja duko Henriko la Leono. Oto fondis aŭ novigis (en la kuro de kanonika reformo) plurajn konventojn por reguligitoj (premonstratoj en Schäftlarn 1140 kaj Neŭstift 1140/43; reguligitaj aŭgustenanoj je Schlehdorf 1140 kaj Schliersee 1141; klostraj kaj konventaj refreŝigoj je Weihenstephan kaj Innichen). Krome li taŭgigis en 1158 la katedralan kapitulon.
Oto ja intencis sekurigi la ekonomiajn fundamentojn de sia episkoplando per privilegioj, donacitaĵoj kaj interŝanĝoj. La detruo de la Isar-ponto je Föhring (nuntempe Ludovika Ponto en Munkeno) fare de Henriko la Leono (1158) plialtigis la gravecon de Munkeno. Kiel regna eppiskopo Oto prezentis sin ĉe diversaj dietoj en ĉiuj partoj de la Sankta Romia Imperio. En 1141 kaj 1145/46 li vojaĝis, laŭ imperiestra komisio, al la papo je Viterbo kaj Romo kaj en 1148/49 li eĉ partoprenis la fiaskintan duan krucmiliton. Ankaŭ dum episkopeco li flegis monaĥan vivostilon portanta la frokon kaj partoprenante intertempe ĝeneralan kapitulon je Cistercio: en 1158 li petis forpermeson de imperiestro Frederiko 1-a por rajti iri vidi siajn samordenanojn de Cistercio.
Historiista graveco
[redakti | redakti fonton]Restantan gravecon de Oto igis liaj duaj historiaj verkoj. La verko Kroniko (laŭmanuskripte Historia) kreiĝis en 1146 laŭ instigo de la aŭgsburga abato Isangrim. En dua recenzo de 1157 - nur ĉi tiu konserviĝis! - estis dediĉita al imperiestro Frederiko la 1-a. La historiografia graveco de ĉi skribaĵo, kiu en sep libroj rakontas la historion de la kreado ĝis la jaro 1146 (kun oka libro pri la profetaĵoj kaj ekzegezaj interpretoj pri la fino de la mondo kaj la malmondo) ne gravas tiel pro la materialo. Interesega estis lia memstara prilaborado kaj la fone kuŝanta mondkoncepto de Oto mem.
- La verko Chronica de Oto — teologia-filozofia interpreto de la mondo kaj de la planforme gvidata historio kiel la revelacio de Dio (historio de la savo), kiu sisteme formulas la historian materion kaj estas devontigita al la figura pensado — estas la unua universala-historia sintezo en la stilo de la grandaj patristikaj verkoj de Aŭgusteno (De civitate Dei) kaj Orosio (Historiae adversum paganos), al kiuj Oto aludas - kiel ankaŭ al Boethius. Tamen li ilin reinterpretas en la altmezepoka senco. Tiu ĉi procedo kulminas per la transpreno de la aŭgustena doktrino pri la du ŝtatoj (civitates) kaj de la doktrino, apogita sur la libro de Daniel, pri la kvar sinsekvaj mondregnoj (regna), kies lasta (t.n. la romia) daŭras pro vico de translacioj (transdono de regado al aliaj popoloj kaj dinastioj), ĝis la fino de la mondo.
Tamen la ĉefa trajto de la verko estas la doktrino de Oto pri la konstanta ŝanĝiĝemo de la mondo (mutabilitas mundi), kaj tiel Oto lasas la unuopajn librojn finiĝi respektive per decida historia rompo kaj lamenta komento. La bildo de la nuntempo ĉe Oto, ofte karakterizita kiel pesimisma, elkreskis el la krizo de la tiel nomata investitura konflikto: la neinterkonsentoj inter imperiestro kaj papo frakasis la mondkoncepton de la episkopo de Freising, kiu baziĝis sur konkordo kaj progreso. La unuiĝo de la komunumoj (la dia civitas Dei kaj la sekulara civitas mundi kun kunfandiĝo je civitas permixta atingita ekde la kristanigo de la Romia Imperio). Ĝi ŝajnis denove disfaladi pro la ekskomuniko de imperiestro Henriko la 4-a kaj anonci la finon de la mondo. Sed tio estis laŭ Oto prokrastita pro la pieco de la novaj monaĥaj kaj klerikaj ordenoj.
La kroniko de Oto reprezentas la provon, surbaze de la spertoj de la nuntempo, fari bilancon pri la tradicia koncepto de la mondo kaj de la historio. Malantaŭ tio kaŝiĝas etika tendenco: La homo, dotita per racio, kredo kaj decidlibereco, devus lerni el tiu ĉi ŝanĝiĝemo turni sin interne al Dio kaj al la eterneco.
- Gesta Friderici, verkita 1157/58 laŭ komisio de imperiestro Frederiko la 1-a mem - kies motivoj estas ĝis hodiaŭ disputataj - estiĝis el tute alia fundamenta humoro. Ĝi taksas la nuntempon, en la lumo de la sukcesoj de la nova imperiestro, multe pli favora. La konscie strukturitaj verko Gesta, kiu samtempe reprezentas la ŝtaŭfan dominan kaj dinastian historion, ne daŭrigas la Kronikon, sed komenciĝas denove per la tempo de la investitura konflikto. La unua libro priskribas la karieron de la Ŝtaŭfoj kiel ŝvabaj dukoj kaj germanaj reĝoj, la dua libro la regotempon de Frederiko la 1-a Barbarosa ĝis septembro 1156. Konfidulo de Oto nome Rahewin, kontinuigis la libron Gesta en du pliaj libroj ĝis februaro 1160. La teologiaj-filozofiaj fundamentaj ideoj de Oto pri la ŝanĝiĝemo de la aferoj (mutabilitas rerum) restas konservitaj, dum la doktrino pri la du ŝtatoj (civitates) en ĉi tiu skribaĵo ne plu ludas rolon.
Ambaŭ verkoj (la Kroniko eĉ pli) disvastiĝis, laŭ manuskripta atesto, jam en la 12-a jarcento en la sudgermana regiono. Renesanco ŝata estis denove en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La moderna historiesplorado taksas Oton kiel unu el la plej signifaj historiistoj kaj unu el la malmultaj signifaj historifilozofoj de la mezepoko. Lia historiografio kunigas multajn tendencojn tipajn por lia tempo: la patristikan-historiteologian tradicion, la cistercian monaĥismon, la simbolisman interpreton de la historio kiel ankaŭ la racian kritikon kaj interpreton de tradicio kaj kredodoktrino en la senco de la fruskolastika teologio. Ĉefa zorgo de Oto estas la ekkono de la historio revelaciita de Dio, la penetrado de la videblaj al la nevideblaj aferoj (de visibilibus ad invisibilia), kio pense ligas la ĉi-mondon kaj la transmondan vivon. Per ĉi tiuj fundamentaj principoj de serĉado de la mondinterpreto, Oto montriĝas spite al sia escepta pozicio ankaŭ kiel tipa reprezentanto de sia jarcento inklina al sintezo. Estante klerulo kaj politikisto li ja ĉiam atentis pri harmonio kaj ekvilibro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Chronica sive historia de duabus civitatibus, eldonis A. Hofmeister, MGH SS rer. Germ. 1912 (kun germana traduko, eldonis W. Lammers, 1960)
- Gesta Friderici I. imperatoris, eldonis G. Waitz kaj B. Simson, MGH SS rer. Germ. 1912 (tekstkritika eldono, kun germana traduko fare de F.-J. Schmale, 1965)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Goetz, Hans-Werner: "Otto von Freising" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 19 (1999), p. 684-686
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe geschichtsquellen.de
- Pius Maurer: "Otto von Freising" - ĉe: Biographia Cisterciensis

