Norman Bates
| Norman Bates | |
|---|---|
| filma rolulo fikcia homo | |
| Kreita de | Robert Bloch |
| Verko | tetralogio Psycho |
| Rolita de | Anthony Perkins, Freddie Highmore |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Nacieco | Usono |
| Okupo | seria murdisto |
| Patrino | Norma Bates |
Norman BATES (naskita en la 1930-aj jaroj) estas rolulo, murdisto, psikopato suferanta de dividita personeco (disocia-identeca malsano), kreita de la verkisto Robert Bloch, la heroo de la fama suspensfilmo de Alfred Hitchcock " Psycho " (Psikopato) kaj ĝiaj daŭrigoj (d:Q3565909). La prototipo de Norman Bates estas la vera seria murdisto Ed Gein. [1]
Filmoj
[redakti | redakti fonton]En la filmoj: Psycho (1960), Psycho II (1983), Psycho III (1986), kaj Psycho IV: The Beginning (1990), Bates estis portretita de Anthony Perkins. En la refilmigo de Psycho (1998), li estis portretita de Vince Vaughn kaj de Freddie Highmore en la televidserio Bates Motel (2013). [2]
La aktorado de Perkins estas konsiderata ikoneca pro la fundamentoj de moderna seria murdista mitologio. Li poste estis portretita de Vince Vaughn en la versio de Gus Van Sant el 1998. Enirante la publikan konscion kiel fiulo, li estis evoluigita en la daŭrigoj en tragedian figuron.
Fono - priskribo
[redakti | redakti fonton]Bates suferis emocian fitraktadon (kaj, subtile sugestite, seksan fitraktadon) de sia patrino, kiu enstampis en lin, ke virinoj kaj sekso estas aferoj de la diablo. La du vivis solaj en nesana emocia dependeco post la morto de la patro de Bates. Kiam Bates estis adoleskanto, lia patrino prenis amanton, Joe Consedine, kio igis lin ekstreme ĵaluza. Li murdis ilin ambaŭ per striknino kaj konservis la kadavron de sia patrino. Bates evoluigis multoblan personecmalsanon kaj alprenis la personecon de sia patrino, subpremante ŝian morton kiel manieron eskapi la kulpon pro tio, ke li mortigis ŝin. Li estas konata pro sia citaĵo, "La plej bona amiko de knabo estas lia patrino."
Verkada inspiro
[redakti | redakti fonton]La inspiro por la rolulo estas ofte atribuita al la seria murdisto el Viskonsino Ed Gein, kvankam Bloch emfazis, ke lin pli influis la ĝenerala ideo, ke la murdinto povus esti "la persono, kiu loĝas apud vi, sen ke iu ajn suspektu lin, eĉ en malgranda urbo plena de onidiroj kaj klaĉoj." Li diris, ke kiam la detaloj pri la krimoj de Gein unue malkaŝiĝis, lin frapis la proksima simileco inter la fikcia rolulo de Norman kaj la agoj kaj motivoj de Gein en la reala vivo. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 . BEHIND THE BATES MOTEL: Robert Bloch. Dark Echo Horror Online (August 1999). Arkivita el la originalo je August 14, 2011. Alirita April 6, 2018 .
- ↑ Cruz, Gilbert, "We All Go a Little Mad Sometimes: On Norman Bates and Psycho's Four Sequels", Vulture.com, New York Media, March 25, 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Norman Bates sur IMDb

