Saltu al enhavo

Montserrat Caballé

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montserrat Caballé
Persona informo
Naskonomo María de Montserrat Bibiana Concepción Caballé Folch
Aliaj nomoj Montserrat Caballé
Naskiĝo 12-an de aprilo 1933 (1933-04-12)
en Barcelono
Morto 6-an de oktobro 2018 (2018-10-06) (85-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo infekta malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cementiri de Sant Andreu (mul) Traduki, 7010 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Conservatori Superior de Música del Liceu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Montserrat Caballé
Familio
Edz(in)o Bernabé Martí Redakti la valoron en Wikidata
Infano Montserrat Martí (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo operkantisto
kantisto
diskografa artisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la  12-an de aprilo 1933 (nun 1933-04-12) en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro 2018 en Barcelono) estis kataluna kantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de Opero de Bazelo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziniĝis al la tenoro Bernabé Martí.

Montserrat Caballé

Sed ŝia famo disvastiĝis post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭis malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝis.

Montserrat Caballé kantis pli ol okdek operajn rolojn, de la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe Verdi, Richard Wagner kaj Richard Strauss. Krome, ŝi ofte kantis hispanajn popolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.

Ŝi estis tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenca, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]