Saltu al enhavo

Moča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moča
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 37
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 135  (2025) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 46′ N, 18° 25′ O (mapo)47.76027818.409444Koordinatoj: 47° 46′ N, 18° 25′ O (mapo) [+]
Alto 109 m [+]
Areo 17,87084 km² (1787.084 ha) [+]
Moča (Slovakio)
Moča (Slovakio)
DEC
Situo de Moča

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moča [+]
vdr
Preĝejo de Moča

Moča, hungare Dunamocs estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Süttő. La plej proksimaj urboj estas Komárno kaj Štúrovo 25 km-ojn for.

La unua mencio devenis el 1156 en formo Machala. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 16-a jarcento. Laŭ la dokumentoj en 1602 funkciis tie 8 akvomuelejoj. En la 19-a jarcento la kampoj apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. En 1910 loĝis tie 1897 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo pri Danubo-floto formiĝis kaj produktis legomojn kaj fruktojn. En 2001 loĝis tie 1194 da homoj (1098 hungaroj kaj 64 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la iama Dunamocs naskiĝis hungara kuracisto Gusztáv Rigler.

Ĝemelkomunumoj

[redakti | redakti fonton]