Maria Becker-Meisberger
| Maria Becker-Meisberger | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1925 en Marpingen |
| Morto | 1-an de majo 1999 (74-jaraĝa) en Blieskastel |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Günther Becker |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1956–) verkisto instruisto |
Maria BECKER-MEISBERGER (naskiĝis la 8-an de decembro 1925, mortis la 1-an de majo 1999 en Blieskastel, Germanio), estis dumviva membro de UEA. Lerninte Esperanton en 1956, ŝi aktivis loke, i.a. kiel vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1973-1974). Dum pli ol 10 jaroj ŝi verkis kuirrubrikon de MONATO, el kiu rezultis la libro Internacie kuiri (eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1990, diplomita de OSIEK en 1998[1] kaj dua eldono sekvis en 2000,[2]). Ŝi germanigis (en 1993), kun la edzo Günther Becker, la monografion L'espéranto de Pierre Janton.

Internacie kuiri
[redakti | redakti fonton]Ŝi verkis la kuirlibron Internacie kuiri en Esperanto en 1990.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la retejo Literaturland Saar mencias la esperantistajn aktivaĵojn, sed fokusigas kaj aparte laŭdas ŝian verkadon en la sarlanda dialekto de la germana
- kaj la retejo Saarland-Lese (signifo kaj "Sarlanda rikolto" kaj "Sarlando, legu!") punlikigas ekzemplan dialektan poemon de ŝi - "Weihnachde bei uus dehääm", 'kristnasko hejme ĉe ni'
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Maria Becker-Meisberger en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)

