Lanier
Aspekto
| Lanier | ||
|---|---|---|
| baraĵlago | ||
| Situo | Georgio, Usono | |
| Speco de la lago | Rezervujo | |
| Ĉefaj fontoj | Chattahoochee-rivero, Chestatee-rivero | |
| Ĉefaj elfluoj | Chattahoochee-rivero | |
| Landoj de la baseno | Usono | |
| Datenoj | ||
| Koordinatoj | 34° 14′ 14″ N, 83° 56′ 10″ U (mapo)34.237222222222-83.936111111111Koordinatoj: 34° 14′ 14″ N, 83° 56′ 10″ U (mapo) | |
| Supermara alteco | 326,4 m (1071,0 ft) | |
| Surfaca areo | 38.000 akreoj (153,8 km²) | |
| Maksimuma profundo | 49 m (160 ft) | |
Lago Lanier (oficiale Lago Sidney Lanier) estas artefarita lago en la norda parto de la usona ŝtato Georgio. Ĝi estis kreita per la akvoreteno de la Buford-a Akvobaraĵo sur Chattahoochee-rivero en 1956 kaj estas nutrata ankaŭ per la akvoj de Chestatee-rivero. La lago ampleksas 153,8 km² (38.000 akreojn); ĝia bordo longas proksimume 1114 km je la nivelo de "somera pleneco" je 326,4 m super marnivelo. Ĝi estis nomita laŭ poeto Sidney Lanier kaj estis konstruita kaj estas mastrumata de la inĝeniera korpuso de la usona armeo.


