Koperniko (scienca programo)
| Koperniko | ||
|---|---|---|
| Copernicus | ||
![]() | ||
| EU program (en) subsidiary organization (en) | ||
| Komenco | 1998 vd | |
| Agareo |
Terobservado | |
| Agokampo | Copernicus Emergency Management Service | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Koperniko, antaŭe konata kiel " Tutmonda Monitorado por Medio kaj Sekureco ", estas programo por daŭraj observadoj de la tersurfaco administrata de la Eŭropa Komisiono en kunlaboro kun la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Kosma Agentejo, la Eŭropa Organizo por Meteologiaj Satelitoj, la Eŭropa Centro por Mezdaŭraj Veterprognozoj, Frontex kaj Mercator Océan. Oni taksas, ke la ekonomiaj avantaĝoj de la programo Koperniko estos ĉirkaŭ 80 miliardoj da eŭroj inter 2006 kaj 2030[1].
La celo de la programo estas provizi tutmondajn, daŭrajn, aŭtonomajn kaj altkvalitajn kapablojn por observado de la tero super vasta spektra gamo. La precizaj, ĝustatempaj kaj facile alireblaj informoj de la programo povas esti uzataj por diversaj celoj, inkluzive de pli bona kompreno pri la efikoj de tutmonda klimata varmiĝo kaj civila sekureco. La datumoj estas senpage haveblaj al civitanoj, servoprovizantoj, registaraj, internaciaj kaj komercaj organizaĵoj, kun la ĉefa celo plibonigi la vivokvaliton de homoj en Eŭropo kaj pretere.
La programo Koperniko kolektas vastajn kvantojn da tutmondaj datumoj de dediĉitaj spacaj satelitoj (la familio de satelitoj Sentinel), de satelitaj subtenaj misioj (antaŭe lanĉitaj komercaj kaj publikaj satelitoj), kaj de multaj sensiloj situantaj ĉe terstacioj, aeraj kaj maraj observadsistemoj. La programo transformas ĉi tiun datumaron per datumprilaborado kaj analizado, tiel aldonante valoron. La programo ebligas facilan serĉadon kaj komparon de datumoj ampleksantaj jarojn kaj eĉ jardekojn, tiel simpligante la taskon monitori ŝanĝojn.
La servoj de la programo falas en ses ĉefajn interrilatajn kategoriojn: atmosfero, maro, tero, klimato, krizokazoj kaj sekureco[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Liebig, V., Aschbacher, J., Briggs, S., Kohlhammer, G., Zobl, R. (2007). GMES - Global Monitoring for Environment and Security: The Second European Flagship in Space. ESA Bulletin, n-ro 130, pp. 10-16.
- ↑ (en) Copernicus Services | Copernicus. www.copernicus.eu. Alirita la 10an de majo 2022. Arkivita de la originalo je la 11-a de majo 2022.


