Capri (insulo)
Aspekto
(Alidirektita el Kapreo)
| Ĉi tiu artikolo temas pri insulo. Por samnoma komunumo sur la insulo rigardu la paĝon Capri. Por nerilata komunumo sur Sicilio legu la artikolon Capri Leone. |

| Capri | ||
|---|---|---|
Rigardo al Capri kun la haveno Marina Grande | ||
| insulo | ||
| Akvejo | Golfo de Napolo, Tirena maro | |
| Insularo | Kampania insularod:Q768102 | |
| Geografia situo | 40° 33′ 0″ N, 14° 14′ 0″ O (mapo)40.5514.233333333333589Koordinatoj: 40° 33′ 0″ N, 14° 14′ 0″ O (mapo) | |
|
| ||
| Longo | 6,3 km | |
| Larĝo | 2,7 km | |
| Areo | 10,4 km² | |
| Plej alta loko | Monte Solaro 589 m | |
| Loĝantaro | 14 204 (2016) 1 366 loĝ./km² | |
Mapo kun vidindaĵoj | ||
Capri (jen itale, elp.: kapri), en Esperanto Kapreo,[1] estas insulo apud Napolo en suda Italio. La saman nomon havas ankaŭ la plej grava urbeto en la insulo. Ĝi situas en la Golfo de Napolo de la Tirena maro, parto de pli granda Mediteranea maro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Male al la ceteraj ĉefaj insuloj apud Napolo (Ischia kaj Procida), Capri ne estas vulkandevena, sed kalkoŝtona insulo. Pro tio ĝi aspektas pli kruta kaj malpli riĉa je arboj.
La insulo estas ĉ. 10,5 km² vasta kaj ĝia plej alta pinto (Monte Solaro) atingas 589 m. La loĝantoj estas ĉirkaŭ 14 000, en du administraj komunumoj, nomataj Capri (la oriento) kaj Anacapri (la okcidento).
Ĉiuj tri insuloj kaj aldone iuj insuletoj konsistigas la Kampanian insularon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Kapreo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 483, kaj en la presita eldono de 2002, paĝo 528

la Kampania insularo, centre la insulo Kapreo


