Joviano
| Flavius Claudius Jovianus (331-364) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de la Romia Imperiestro Joviano, gravuraĵo de Cornelius Hazart, 1667. | |||||
| Persona informo | |||||
| Flavius Claudius Iovianus | |||||
| Naskiĝo | 331 en Singidunum, Supra Moezio, nuna Beogrado, Serbio | ||||
| Morto | 17-a de februaro 364 en Dadastana, Anatolio, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | akcidenta morto | ||||
| Mortis per | toksiĝo per karbona monooksido | ||||
| Tombo | Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Varronianus (en) | ||||
| Edz(in)o | Charito (en) | ||||
| Infanoj | Varronianus (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joviano aŭ Joviano estis romia imperiestro de 27-a de junio 363 ĝis la 17-a de februaro 364. Kiel parto de la imperia korpogardisto, li akompanis Julianon en lia kampanjo kontraŭ la Sasanida Imperio. Juliano estis mortigita en batalo, kaj la elĉerpita kaj malbone provizita armeo deklaris Jovianon lia posteulo. Nekapabla transiri la Tigrison, Joviano paciĝis kun la Sasanidoj je hontigaj kondiĉoj. Li pasigis la reston de sia sep-monata regado vojaĝante reen al Konstantinopolo. Post sia alveno al Edesa, Joviano estis demandita de la episkopoj pri doktrinaj aferoj koncerne kristanismon. Li mortis en Dadastana, Bitinion, neniam atinginte la ĉefurbon.
Ekde la posteuloj de Joviano, Valentiniano la 1-a kaj Valento ĝis la falo de la Okcidenta Romia Imperio, ĉiuj postaj administradoj implikis kunimperiestrojn regantajn teritorion dividitan en orientajn kaj okcidentajn jurisdikciojn. Joviano sekve estis la lasta imperiestro kiu regis la tutan imperion dum sia tuta regado.
Frua vivo kaj altroniĝo
[redakti | redakti fonton]Joviano naskiĝis en Singidunum, Supra Moesia (hodiaŭ Beogrado en Serbio), en 331, filo de Flavio Varoniano (307-363), la komandanto de la imperiaj korpogardistoj de Konstancio la 2-a (comes domesticorum)[1]. Li ankaŭ aliĝis al la gardistoj kaj en ĉi tiu rolo en 361, eskortis la restaĵojn de Konstancio al la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj. Joviano estis edziĝinta al Karito kaj ili havis du filojn, Flavio Varoniano (363-380), kaj alian kies nomo estas nekonata.






Joviano akompanis la imperiestron Julianon en la mezopotamia kampanjo de la sama jaro kontraŭ Ŝapuro la 2-a, la sasanida reĝo. Ĉe la Batalo de Samaro (363), malgranda sed decida batalo, Juliano estis morte vundita. Amiano Marĉelino raportas, ke la mortanta imperiestro rifuzis nomi sian preferatan posteulon, timante ke li eble preteratentus dignan kandidaton, aŭ metus sian deziratan kandidaton en danĝeron de potencavidaj nobeloj.
Juliano mortis la 26-an de junio 363. La sekvan tagon, la armeo proponis la tronon al la maljuna Saturnino Sekundo Salutio, pretora prefekto de la Oriento, kiu rifuzis ĝin. Anstataŭe, kaj malgraŭ la restarigo de la paganismo fare de Juliano, la armeo elektis la kristanan Jovianon, altrangan oficiron de la Scholae[2], kiel imperiestron.
Regado
[redakti | redakti fonton]Ĝuste en la mateno de sia surtroniĝo, Joviano daŭrigis la retiriĝon komencitan de Juliano. Kvankam ĉikanita de la Sasanidoj, la armeo sukcesis atingi la urbon Dura ĉe la bordoj de la Tigriso. Nekapabla konstrui ponton, transiri la riveron kaj atingi la romiajn terojn ĉe la okcidenta bordo, Joviano estis devigita peti packontrakton je hontigaj kondiĉoj.
Kontraŭ senbara retiriĝo al sia propra teritorio, li konsentis pri tridekjara armistico, nome, la retiriĝo el la kvin romiaj provincoj, Arzanena, Moxoeona, Azbdicena, Rehimena kaj Corduena[3], kaj permesis al la Sasanidoj okupi la fortikaĵojn Nizibo, Castra Maurorum kaj Singara, en la Mezopotamio. La Romianoj ankaŭ transdonis siajn interesojn en la Regno de Armenio al la Sasanidoj. La reĝo de Armenio, Arsaco la 2-a, ne ricevis helpon de Romo. La traktato estis vaste vidita kiel hontindaĵo.
Post transiro de la Tigriso, Joviano sendis ambasadon okcidenten por anonci sian suprenigon. Kun la traktato subskribita, Joviano kaj lia armeo marŝis al Nizibo. La loĝantaro de Nizibo, detruita de la novaĵo, ke ilia urbo estus donita al la Sasanidoj, ricevis tri tagojn por foriri.
En septembro 363, Joviano alvenis al Edesa, kie li publikigis du ediktojn. La unua, limigo de la distanco, kiun soldato povus esti sendita por serĉi pajlon, devis indiki finon de la milito kontraŭ Sasanida Persio. La dua estis la restarigo de privataj propraĵoj ("res privata") al la imperiaj financoj post kiam Juliano integrigis ilin al la paganaj temploj.
La alveno de Joviano al Antioĥio en oktobro 363 estis ricevita de kolera loĝantaro. Alfrontita de ofendaj bendoj kaj insultaj anonimaj afiŝoj (famosi) tra la urbo, li ordonis la forbruligon la Bibliotekon de Antioĥio. Joviano forlasis Antioĥion en novembro 363, revenante al Konstantinopolo.
Antaŭ decembro 363 Joviano estis en Anciro proklamante sian beban filon, Flavio Varoniano, konsulo. Survoje de tie al Konstantinopolo, Joviano estis trovita morta en sia tendo ĉe Dadastana, duonvoje inter Anciro kaj Niceo, la 17-an de februaro 364. Lia morto, kiu restis neesplorita, eble estis la rezulto de sufokiĝo pro venenaj vaporoj elfluantaj el la nove pentritaj dormĉambraj muroj fare de fajrujo.
Joviano mortis 33-jaraĝa kaj estis entombigita en la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj en Konstantinopolo, en porfira sarkofago. Lin sukcedis du fratoj, Valentiniano la 1-a kaj Valento, kiuj poste dividis la imperion inter si.
Post la morto de Joviano, Valentiniano kaj Valento forigis ĉiajn minacojn al iliaj pozicioj. La filo de Joviano, Varoniano, estis blindigita por certigi, ke li neniam heredus la tronon. Laŭ Johano Krizostomo, la edzino de Joviano, Karito, vivis en timo la ceterajn tagojn de sia vivo.
Restarigo de Kristanismo
[redakti | redakti fonton]Joviano estis bonvenigita en Edesa de grupo de episkopoj, inkluzive de Atanazio, kiu estis ĵus reveninta el ekzilo. La duon-ariaj episkopoj ricevis malbonan saluton, dum Atanazio transdonis leteron al Joviano insistante pri la Nicea Kredo kaj la malakcepto de Arianismo. Atanazio estis restarigita al siaj episkopaj devoj, kaj permesite akompani Jovianon al Antioĥio.
Alveninte en la urbon, Joviano ricevis leteron de la Sinodo de Antioĥio, petegante la restarigon de Meletjos (327-381) kiel episkopo. Antaŭ septembro 363, Joviano restarigis la labaron ("Ikso-Ro") kiel la standardon de la armeo kaj revokis la ediktojn de Juliano kontraŭ la kristanoj, sed ne fermis iujn ajn paganajn templojn. Li publikigis edikton de toleremo, laŭ la efiko ke liaj subuloj povus ĝui plenan konsciencliberecon, sed li malpermesis magion kaj aŭguradon.
Malgraŭ subteno de la Niceaj doktrinoj, li ne eldonis ediktojn kontraŭ Arianoj. Filostorgio, ariana eklezihistoriisto, deklaris, "La imperiestro Joviano restarigis la preĝejojn laŭ iliaj originalaj uzoj, kaj liberigis ilin de ĉiuj ĉagrenaj persekutoj kaŭzitaj al ili de la apostato Juliano."[4]
Plenumaĵoj
[redakti | redakti fonton]Joviano restarigis kristanismon kiel la ŝtatan religion. Li ankaŭ restarigis la subvenciojn, kiujn Konstanteno la 1-a donis al la eklezioj kaj kiujn Juliano poste nuligis. La kristana simbolo de la Ikso-Ro, tradicie starigita de Konstanteno la 1-a, reaperis sur la ŝildoj kaj standardoj de la armeo.
Joviano haltis ĉe Antioĥio (antikva urbo proksime de moderna Antakya) kaj poste haste iris okcidenten, forlasante la urbon meze de vintro. Li poste haltis ĉe Tarso, kie la korpo de Juliano estis alportita antaŭ ol esti sendita al Konstantinopolo. Joviano poste kuraĝis iri al Tiana (antikva urbo proksime de Kemerhisar) kaj poste al Dadastano (antikva urbo proksime de Karahisar), ĉe la limo de Bitinio kaj Galatia, kie li estis trovita morta en sia lito. Ekzistas pluraj versioj por klarigi lian morton, sed neniu el ili indikas murdon.
Kelkaj aŭtoroj prezentas la hipotezon, ke Joviano estis venenita de la emanaĵoj elsenditaj de la freŝa gipso de sia ĵus reformita ĉambro. Aliaj sugestas sufokiĝon pro la fumo de la fajrujo en lia ĉambro, dum aliaj supozas, ke li mortis pro dispepsio post tromanĝado. Joviano estis nur 33-jaraĝa.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Comes domesticorum estis elita gvardio aŭ korpogardisto de la imperiestro, kiu estis postenigita ĉe la imperiestra palaco.
- ↑ Scholae, pluralo de "Schola", termino uzata en la Malfrua Romia Imperio por signifi unuon de la Imperiaj Gvardioj. Tiu unuo pluvivis en la Bizanca Imperio ĝis la 12-a jarcento.
- ↑ The Cambridge Ancient History
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.
- ↑ Roman Emperors


