Jakob Guttmann
| Jakob Guttmann · יעקב גוטמן | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 22-an de aprilo 1845 en Beuthen, prusa Silezio | |
| Morto | 29-an de septembro 1919 (74-jaraĝa) en Breslau, prusa Silezio | |
| Religio | judaismo vd | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Familio | ||
| Infanoj | Julius Guttmann (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | rabeno filozofo filozofo de la religio | |
| Laborkampo | filozofio • filozofio de la religio • Juda filozofio • skolastiko vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jakob Guttmann (hebree יעקב גוטמן, n. la 22-an de aprilo 1845 en Beuthen, prusa Silezio; mortis la 29-an de septembro 1919 en Breslau) estis germana rabeno kaj religia filozofo.
Jakob Guttmann estis la filo de komercisto el Beuthen. En 1861 li eniris la Rabenan Seminarion en Breslau. Li tiam studis ĉe la universitato de Breslau kaj diplomiĝis en 1868 per doktora tezo pri la filozofio de Kartezio kaj Baruĥ Spinoza.
Guttmann estis edziĝinta al Beate, naskita Simonson (n. en 1858) el Kopenhago, kiu estis tre aktiva en la juda komunumo de Breslau. La komuna filo Julius Guttmann naskiĝis el tiu ĉi geedzeco.
Guttmann estis distrikta rabeno de 1874 ĝis 1892 en Hildesheim, 32 judaj komunumoj en la distrikto Hildesheim kaj la ĉirkaŭaĵo. Ekde 1892 li estis rabeno de la liberala juda komunumo en Breslau. En 1910 li estis elektita prezidanto de la Rabena Unio en Germanio. Ekde 1911, Guttmann estis prezidanto de la Societo por la Antaŭenigo de Juda Scienco.
Li ankaŭ faris aktivan akademian esploradon, specialiĝante pri la studo de la verkoj de mezepokaj judaj teologoj kaj filozofoj. Tiuj studoj inkludis Abraham ibn Daud respektive Abraham ben David, Saadia Gaon (Saadia ben Jozef Gaon, סעדיה בן יוסף גאון), Solomon ibn Gabirol respektive Avicebron, Majmonido kaj Isaac Abarbanel, same kiel verkojn pri la influo de mezepoka juda filozofio laŭ la opinioj de kristanaj filozofoj kiel ekzemple Tomaso de Akvino kaj Johano Duns Skoto.[1]
Krome li aktivis en la Humboldt-Verein für Volksbildung, germane en traduko "Humboldt-asocio por popola klerigo", urba klergia asocio kun filioj en la tuta tiutempa Germana Regno kiu modele kunlaborigis katolikojn, protestantojn kaj judojn, kaj ekde 1909 en la tiam germanlingva urbego Breslau ankaŭ amplekse ofertis Esperanto-kursojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heinemann, "Jakob Guttmann", Monatsschrift für Geschichte und Wissenschaft des Judentums 64/4 (1920), paĝoj 250–272.

