Saltu al enhavo

Friedrich Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wolf
Persona informo
Friedrich Wolf
Naskiĝo 23-an de decembro 1888 (1888-12-23)
en Neuwied
Morto 5-an de oktobro 1953 (1953-10-05) (64-jaraĝa)
en Lehnitz
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo The Socialists' Memorial (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupacio de Germanio
Vajmara Respubliko
Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Germanio (1928)
Socialista Unueca Partio de Germanio
Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Friedrich Wolf
Familio
Infanoj Markus Wolf, Konrad Wolf (mul) Traduki, Thomas Naumann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Christian Baetz Hans Rüedi Dr. Isegrimm vd
Okupo verkisto
dramaturgo
rezistobatalanto
kuracisto
opinia ĵurnalisto
scenaristo
politikisto
diplomato
kuracisto-verkisto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado prozo dramo medicino politiko vd
Aktiva en Dresdeno Remscheid Hechingen Stutgarto Moskvo Orienta Berlino vd
Aktiva dum 1917–1953 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich WOLF [fridriĥ volf] (naskiĝis la 23-an de decembro, 1888, mortis la 5-an de oktobro, 1953) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Friedrich Wolf naskiĝis en Neuwied, Rejnlando-Palatinato, kiel filo de juda komercisto. En Munkeno, Tübingen, Bonn kaj Berlino li studis medicinon, filozofion kaj arthistorion. Dum la Unua mondmilito li servis kiel kuracisto ĉe la fronto – kaj fariĝis pacifisto. Unuajn prozaĵojn li publikigis en la jaro 1917.

Post la milito li laboris kiel kuracisto en Badeno-Vurtembergo, kie li ĉefe kuracis malriĉulojn. En 1928 Friedrich Wolf aliĝis al la Komunisma Partio de Germanio.

Post kiam liaj unuaj verkoj ĉefe reprezentis la ekspresionismon, li ekde la fino de la 1920-aj jaroj verkis pli kaj pli por la celo, ŝanĝi la socion. Lia dramo Cyankali (1929), kritikanta la leĝojn, kiuj malpermesis abortigojn al virinoj en socia mizero, elvokis grandajn diskutojn pri tiu ĉi tabua temo. Per la dramo Professor Mamlock li priskribis la persekuton de judoj.

En la jaro 1933 Friedrich Wolf fuĝis de la nazioj. Tra Aŭstrio, Svislando kaj Francio li fine venis al Sovetunio. Li provis atingi Hispanion en 1938, sed en Francio oni kaptis lin kaj portis lin al la koncentrejo de Le Vernet. Ekde 1941 li denove vivis en Sovetunio, partoprenis en la Nacia Komitato por Libera Germanio kaj en 1945 li revenis al Germanio.

Post la Dua mondmilito li dediĉis sin al la verkado kaj al kulturpolitikaj agadoj. De 1949 ĝis 1951 li agis kiel ambasadoro de GDR en Varsovio. Li mortis en sia laborĉambro en Lehnitz apud Berlino.

Famiĝis ankaŭ liaj filoj, Konrad Wolf (reĝisoro) kaj Markus Wolf (ĵurnalisto, kiu raportis pri la Nuremberga Militkrima Tribunalo, poste unu el la plej gravaj estroj de la GDRa sekreta servo).

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Langemark (rakonto, 1917)
  • Das bist Du (dramo, 1919)
  • Der arme Konrad (dramo,1923)
  • Kreatur (romano, 1925)
  • Cyankali (dramo, 1929)
  • Die Matrosen von Cattaro (dramo, 1930)
  • Professor Mamlock (dramo, 1933)
  • Zwei an der Grenze (romano, 1938)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]