Saltu al enhavo

Falsa manĝaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelaj manĝaĵaj pladoj en restoracio en Japanio
Persono rigardanta modelan menuon

Falsa manĝaĵomanĝmodelo (japane 食品サンプル, Ŝokuhin sanpuru, signifante "manĝaĵa specimeno") estas la japana termino por imititaj pladoj faritaj el plastovakso.

Ĉi tiuj manĝimitaĵoj troviĝas en la ekspoziciaĵoj de preskaŭ ĉiuj japanaj restoracioj, permesante al klientoj vide taksi la ofertitan manĝaĵon antaŭ ol eniri. La praktiko datiĝas de 1917 kaj originis ĉefe kiel maniero klarigi al klientoj kio tiam estis stranga kaj nova manĝaĵo el Eŭropo kaj Ameriko (Usono).

Memkompreneble, uzado de daŭremaj kopioj anstataŭ vera manĝaĵo helpas ŝpari monon, ĉar manĝaĵoj, kiuj ne estas metitaj en fridigitajn vitrinon, ne estas destinitaj por plua vendo kaj devas esti forĵetitaj.