Saltu al enhavo

Esplorbiblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria nacia biblioteko (2018)

Esplorbiblioteko estas biblioteko, kiu enhavas detalan kolekton de materialoj pri unu aŭ pluraj sciencaj disciplinoj[1]. Ĝi ĉefe celas servi la bezonojn de universitato aŭ alia institucio, kie oni faras esploradon. Tio povas ankaŭ inkluzivi akademiojn kaj registarajn agentejojn.

Ĉar esplorbibliotekoj ofte estas fizike situas ene de universitato, la termino universitata biblioteko estas ankaŭ foje uzata. Ekzistas multaj esplorbibliotekoj, kaj ili varias multe laŭ grandeco, larĝo kaj profundo de kolektoj, dungitaro, ktp. Estas malfacile distingi esplorbibliotekojn de dokumentadcentroj, sciocentroj kaj informcentroj. Bibliotekoj nun devas havi ampleksajn ciferecajn kolektojn konsistantajn el elektronikaj ĵurnaloj, e-libroj kaj virtualaj referencservoj. Ili devas disponigi siajn katalogojn interrete, por ke uzantoj povu rapide konstati, ĉu la biblioteko havas la materialojn, kiujn ili bezonas, kaj kiam kaj kiel tiuj materialoj estos haveblaj por ilia uzo.

Akademiaj bibliotekoj povas esti aŭ referencbibliotekoj , kiuj ne permesas pruntedonadon de siaj posedaĵoj, aŭ pruntbibliotekoj , kiuj pruntedonas iujn aŭ ĉiujn siajn materialojn. Kelkaj ekstreme grandaj aŭ tradicie esplorbibliotekoj estas tute referencaj en la senco, ke ili ne pruntedonas iujn ajn el siaj materialoj; la plej multaj akademiaj esplorbibliotekoj, almenaŭ en Usono , hodiaŭ pruntedonas librojn sed ne periodaĵojn aŭ aliajn materialojn.

Esplorbibliotekoj ankaŭ povas esti alireblaj por la ĝenerala publiko, kiu deziras akiri profundan scion pri specifaj temoj. Ili devas certigi, ke ne ekzistas kopirajtaj problemoj kun siaj materialoj, certigi, ke kiel eble plej multe da materialo estas libere alirebla, kaj certigi, ke ĉiu esplorado, kiun ili faras, devenas de fidindaj fontoj.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ekzemploj de esplorbibliotekoj kiuj posedas kolektojn kiuj gravas esti utiligataj por fari seriozajn esplorojn rilate al Esperanto[2]:

Kelkaj publikaj bibliotekoj aŭ specialigitaj bibliotekoj kiuj funkcias sendepende sen esti aligitaj al iu ajn institucio, ankaŭ povas esti esplorbibliotekoj pro sia longa historio kaj abundaj kaj profundaj esplorkolektoj ekzemple la Esperanto-fako en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(angle) Young, Heartsill. 1983. ALA Glossary of Library and Information Science. American Library Association. Chicago, IL. ISBN 978-0838903711. OCLC 8907224

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(anlge) Asocio de Esplorbibliotekoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Young, Heartsill (1983). ALA Glosaro de Biblioteko kaj Informadiko. Ĉikago, IL: Usona Biblioteka Asocio. p. 188
  2. (eo) Humpfrey Tonkin, Esperanto: esploraj prioritatoj (PDF - Academia.edu) , p. 93, Esperantologio / Esperanto Studies, 3(11) DOI: 10.59718/ees62843