Edukaj sciencoj
| Edukaj sciencoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| studfako | |||||
| scienco • homaj sciencoj • socia scienco | |||||
| |||||
Edukaj sciencoj, ankaŭ konataj kiel edukstudoj aŭ edukteorio, kaj tradicie nomataj pedagogio, celas priskribi, kompreni kaj preskribi edukadon, inkluzive de edukpolitiko. Subkampoj inkluzivas komparan edukadon, edukesploradon, instruan teorion, instruplanteorion kaj psikologion, filozofion, sociologion, ekonomikon kaj historion de edukado. Rilataj estas lernadoteorio aŭ kogna scienco.
Kontraste al la pli frua, pli humanisma- orientita kampo de pedagogio, la termino "eduka scienco" elstarigas la interdisciplinan kaj holisman naturon de la demandoj, metodoj, esplorado kaj studprogramoj. La renomado de pedagogiaj studprogramoj al eduka scienco celas pli emfazi la empirian esploran perspektivon.
Edukaj sciencoj konsistas el aro de diversaj disciplinoj, kiuj studas edukadon kaj edukajn praktikojn. En ĉi tiu senco, ĉiu disciplino provizas teoriajn kaj metodikajn perspektivojn por analizi, kompreni kaj klarigi la kompleksajn problemojn, kiuj aperas en edukaj kontekstoj — kaj formalaj kaj neformalaj.
Kun la celo konstrui rilatan (aŭ integran) kaj multdimensian scion, tio estas, el diversaj dimensioj de analizo pri edukaj procezoj, necesas establi dialogojn el kunlabora sinteno kaj konstrui reciprokajn ligilojn, por atingi pli profundan komprenon pri ĉi tiuj procezoj kaj, tiel, evoluigi pli taŭgajn intervenajn proponojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eduka TeorioArkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine (ĵurnalo) (angle)

