Duinfana politiko

La Politiko de du infanoj estas politiko uzata de registaroj en iuj landoj por limigi ĉiun familion al du infanoj. Tiu politiko implikas registaron limigantan la nombron de permesitaj infanoj po familio al du, aŭ provizantan subvenciojn nur al la unuaj du infanoj en familioj.
Tiu ĉi politiko okazis en pluraj landoj, inkluzive de Irano, Singapuro kaj Vjetnamio. En la brit-kontrolita Honkongo en la 1970-aj jaroj, civitanoj estis instigitaj havi maksimume du infanojn (kvankam neniu leĝo pri tiu ĉi politiko estis devigita), strategio de familiplanado. De 2016 ĝis 2021, ĝi estis efektivigita en Ĉinio, anstataŭigante la antaŭan unu-infanan politikon de la lando , ĝis ĝia anstataŭigo per tri-infana politiko por mildigi la malkreskantajn naskoprocentojn de la lando.