Diaĵo
Diaĵo estas postula supernatura estanto, kiu estas ĉiam de grava potenco kaj estas dia, aŭ sankta, alte estimata. Diaĵoj havas la respekton de homoj. Diaĵoj supozas diversajn formojn, sed estas ofte prezentita kiel havanta homan aŭ alian bestan formon. Kelkaj kredoj kaj tradicioj konsideras blasfeme imagi aŭ prezenti la diaĵon kiel havanta iun konkretan formon. Ili estas kutime senmortaj.
La lingva (semantika) diferenco inter dio kaj diaĵo estas iom komplika, ĉar ĝi entenas teologiajn kaj kulturajn nuancojn.
Ĉefdio, supera dio aŭ Reĝo de la dioj (parollingve neprecizaĵo: supra aŭ (plej)alta!) estas la nomo por la plej grava diaĵo en politeismaj religioj, kiuj estis aparte disvastiĝintaj en la antikveco. La ĉefa dio havas potencon super la dioj hierarkie subigitaj al li, kiuj estas asignitaj al li kiel helpantoj kaj kutime estas parencaj al li. El tio ekestis diversaj kategorioj de respondecoj kun foje vasta genealogia arbo de dioj, inter kiuj ĉiam unu grupo elstaras kaj havas superan aŭtoritaton, kiu povas etendiĝi ĝis limigi la ĉiopovon de la supera dio.