Saltu al enhavo

China Daily

El Vikipedio, la libera enciklopedio
China Daily
emblemo
taggazeto
fremda agento
party newspaper (en) Traduki
communist newspaper (en) Traduki
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco junio 1981 vd
Geografia situo 39° 58′ 48″ N, 116° 25′ 26″ O (mapo)39.980092116.423802Koordinatoj: 39° 58′ 48″ N, 116° 25′ 26″ O (mapo)
Sidejo Pekino
China Daily (Pekino)
China Daily (Pekino)
DEC
Map
China Daily
Posedata de Komunista Partio de Ĉinio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

China Daily (ĉine 中国日报, pinjine: Zhōngguó Rìbào) estas anglalingva ĉiutaga gazeto posedata de la Centra Propaganda Departemento de la Ĉina Komunista Partio. [1][2][3] Ĝi estas membro de la Asia News Network (ANN).

China Daily publikigas novaĵojn, analizojn kaj komentariojn temigante Ĉinion. Ĝi moto estas 'Fakta, Honesta, Senpartia, Kompleta.'

China Daily fondiĝis la 1-an de junio 1981. Ĝi tial ne estas oficiala organo de la Komunista Partio de Ĉinio, sed estas konsiderata "kvazaŭpartia gazeto", aŭ proksima al la registaro. [4]

China Daily estas la sola nacia anglalingva gazeto en Ĉinio kaj estas ofte citata de internaciaj amaskomunikiloj kiel Reuters, The Washington Post, CNN kaj BBC.

En 2011, la gazeto estis la plej vaste legata anglalingva ĉiutaga gazeto en la Ĉina Popola Respubliko, kun eldonkvanto de pli ol 500 000 ekzempleroj. Triono de la eldonkvanto estas distribuita ekster Ĉinio. La redakcio estas en Pekino, kun redakcioj en multaj gravaj urboj tra la lando, same kiel en pluraj eksterlandaj ĉefurboj kiel Londono, Novjorko kaj Najrobo. La gazeto estas presata en Pekino, Ŝanhajo, Kantono (Gŭangĝoŭo), Honkongo, kaj per satelito en Eŭropo kaj Novjorko en Usono. La gazeto havas interretan ĉeeston ekde 1995. Ekzistas ankaŭ ĉina versio de ĉi tiu retejo.

Ekster Ĉinio, la gazeto estas eldonata kiel Tutmonda Eldono en la jenaj landoj kaj regionoj: Usono, Kanado, Britio, Eŭropa Unio, Kenjo, Tajlando, Filipinoj, Mjanmao, Japanio, Dubajo kaj Pakistano. [5]

La Honkonga eldono (tradicia ĉine: 中國日報香港版, loka ĉine: 《中国日报香港版》, pinjino : Zhōngguó Rìbào Xiānggǎng Bǎn) estas eldonita pri klarigado de politikoj de la registaro de PRC. [6]

La gazeto China Daily estis konsiderata relative liberala; ekde 2015, ĝi estas submetita al pliigita ŝtata kontrolo. [7][8]

La gazetoj kaj revuoj eldonitaj de la China Daily Group ankaŭ inkluzivas 21st Century, Beijing Weekend, China Business Weekly, China Daily Hong Kong Edition, kaj Shanghai Star.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hartig, Falk. (2017-11-27) “China Daily - Beijing's Global Voice?”, China's Media Go Global (angle). Routledge. doi:10.4324/9781315619668. ISBN 978-1-317-21461-8. OCLC 1158860903.
  2. (September 2013) “Who speaks and how? Studies of voicing in the China Daily following a decade of change”, Chinese Journal of Communication (en) 6 (3), p. 325–349. doi:10.1080/17544750.2013.789421. 144203378.
  3. (December 1993) 有林: General History of the People's Republic of China, 1949-1995 (ĉine). 北京: Contemporary China Publishing House, p. 446. ISBN 7-80092-500-5.
  4. (2004) Evaluation in Media Texts: A Cross-Cultural Linguistic Investigation”, Language in Society 33 (5), p. 673–702. doi:10.1017/S0047404504045026. 5524732. Alirita 23 December 2021..
  5. Smith, David, "China Daily to publish African edition as Beijing strengthens voice abroad", The Guardian, 14 May 2012.
  6. "About China Daily", China Daily.
  7. Heuvel, Jon Vanden. (1993) The Unfolding Lotus: East Asia's Changing Media: A Report of the Freedom Forum Media Studies Center at Columbia University in the City of New York. The Center. OCLC 623928917.
  8. (2009-02-01) “Discourse construction of social power: interpersonal rhetoric in editorials of the China Daily”, Discourse Studies (en) 11 (1), p. 59–78. doi:10.1177/1461445608098498. 220784533.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]