„Mi vidis Teate, kie jam esti
s la seĝo de la patrino de Aĥilo; kaj de tio estas testimonoj vorto? tiuj de l'urbeto kjeĝa.”
—Fazio degli Uberti
Chieti[KJEti], historie latineTeati aŭ Teate, estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Chieti de la regiono Abruco, kaj estas ja ĉefurbo de sia provinco. Komence de 2023 en la komunumo vivis 48 455loĝantoj sur areo de 59,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 813 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Justinus (italeSan Giustino di Chieti), kiu aparte festiĝas en la urba festotago la 11-an de majo.
La urbo estas formata de la malnova parto, troviĝanta sur la monteto, kaj de la nova parto, kuŝanta en la valo norde de la monteto kaj ampleksa ĝis la dekstra flanka digo de la rivero, kiu evoluis sekvante ĉefe la antikva strato Tiburtina-Valeria, kiu ĝin trairas.
Ĝi ĝuas favoran geografian pozicion, ĉu ĉar malproksime de la adriatika marbordo kaj de la montoj Majella kaj Gran Sasso en speciala varieco de panoramoj, ĉu ĉar apud la ĉefaj aŭtovojoj de Centra Italio (i.a. A14 kaj A25).
La malalta parto de la urbo, Chieti Scalo, naskiĝinta apud la stacio, estas popolata ĉefe de la ege multenombraj universitataj studentoj de l'universitato Gabriele D'Annunzio, kies kursojn sekvas ĉirkaŭ 23.000 studentoj (dum la lerneja jaro 2022-23).
aparte atentu la tekston pri la urba trolebusa linio, daŭre la sola en la provinco