Saltu al enhavo

Cheryl Ladd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cheryl Ladd
Persona informo
Cheryl Ladd
Naskonomo Cheryl Jean Stoppelmoor
Naskiĝo 12-an de julio 1951 (1951-07-12) (75-jaraĝa)
en Huron
Religio protestantismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko San Antonio vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Cheryl Ladd
Familio
Edz(in)o Brian Russell (en) Traduki (1981)
David Ladd (en) Traduki (1973, 19741980) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jordan Ladd (mul) Traduki
 ( David Ladd (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
televida aktoro
kantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1970– vd
Verkado
Verkoj Charlie's Angels 
Josie and the Pussycats 
Where Is Someone To Love Me 
Take A Chance 
Grace Kelly 
Purple Hearts 
Millennium 
One West Waikiki 
Las Vegas vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cheryl LADD (prononco laŭ sistemo IFA [ʃˈɛɹə͡l lˈɛd], denaske Cheryl Jean Stoppelmoor; n. la 12-an de julio 1951 en Huron, kantono Beadle, Sud-Dakoto, do nun 75-jaraĝa) estas usona aktorino, kantistino kaj verkistino ĉefe konata pro sia rolo kiel Kris Munroe en la televida serio Charlie's Angels de ABC, al kies aktoraro ŝi aliĝis en ĝia dua sezono en 1977 por anstataŭi Farrah Fawcett-Majors. Ladd restis en la serio ĝis ĝia finigo en 1981. Kinroloj ŝiaj estis en filmoj Purple Hearts (1984), Millennium (1989), Poison Ivy (1992), Permanent Midnight (1998), kaj Unforgettable (2017).

Ŝi ekkarieris en Holivudo por muziko de animacio kaj roloj en reklamaĵoj kaj epizoda televido, inklude gataperojn en programoj kiel The Rookies, The Partridge Family, Police Woman, The Muppet Show, Search kaj Happy Days.[1]

Ladd (meze) en Charlie's Angels, denove blondulino (supozita fratino de la iama rolulo) inter du brunulinoj.

Ŝi partoprenis en Charlie's Angels de 1977 ĝis 1981, kie ŝi kunstelulis kun Kate Jackson kaj kun Jaclyn Smith, anstataŭante Farrah Fawcett-Majors, kiu lasis la serion por ekaktori en kino. Por fari akceptebla la transiron en la publiko, la produktoroj prezentis Ladd kiel la rolulo de juna fratino de la rolulo de Fawcett, nome Kris, kio tuj faris ŝin parto de la "Angels family". En sekvaj jaroj, tiu praktiko anstataŭi "Angels" iĝis ofta; tamen Ladd restis parto de la ĉefa aktoraro dum kvar sezonoj en la serio ĝis ĝia finigo en Junio 1981.[2]

Dume Ladd profitis sian popularecon por sia muzika kariero, kaj ekzemple ludis por la Nacia Himno en la 14-a Super Bowl en januaro 1980, kaj publikigis tri albumojn, atingante diversajn agnoskojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. de Arakal, Byron (Oktobro 1981). "Cheryl". Orange Coast Magazine. Emmis Communications. pp. 19–24. Alirita la 29-an de julio 2017.
  2. Mansour, David (2011). From Abba to Zoom: A Pop Culture Encyclopedia of the Late 20th Century. Andrews McMeel Publishing. p. 79. ISBN 9780740793073. Alirita la 29an de julio 2017.
  3. "Lost in the '70s: Cheryl Ladd, "Think It Over"". Popdose, la 12-an de februaro 2009.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]