Charlie's Angels (La anĝeloj de Charlie) estas usona televidserio pri krim-fikcio kiu estis elsendita per la kanalaro ABC de la 22-a de septembro 1976 ĝis la 24-a de junio 1981, produktita dum kvin sezonoj kaj 110 epizodoj. La serio estis kreita de Ivan Goff kaj Ben Roberts kaj estis produktita de la produktoroAaron Spelling. Ĝi prezentas la kontraŭkrimajn aventurojn de tri virinoj kiuj laboras per agentejo de privataj detektivoj en Los Angeles, Kalifornio, kaj origine estis stelulita de Kate Jackson, Farrah Fawcett (listigita kiel Farrah Fawcett-Majors), kaj Jaclyn Smith en la ĉefaj roloj kaj kun John Forsythe por havigi la voĉon de ilia estro, la nevidita Charlie Townsend, kiu direktoris la kontraŭkrimajn operaciojn de la "Angels" per parolfono.[1] Estis kelkaj ŝanĝoj en la aktorinaro: post la foriro de Fawcett kaj Jackson aldoniĝis Cheryl Ladd, Shelley Hack, kaj Tanya Roberts.[2]
Cheryl Ladd (meze) en Charlie's Angels, denove blondulino (supozita fratino de la iama rolulo) inter du brunulinoj.