Androniko la 5-a
| Ανδρόνικος Ε΄ Παλαιολόγος (1400-1407) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Ανδρόνικος Ε 'Παλαιολόγος | |||||
| Naskiĝo | 1400 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio | ||||
| Morto | 1407 en Saloniko, Bizanca Imperio | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Palaiologidoj vd | ||||
| Patro | Johano la 7-a Palajologo | ||||
| Patrino | Irene Gattilusio (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | reganto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Androniko la 5-a aŭ greke:Ανδρόνικος Ε΄ Παλαιολόγος estis guberniestro (despoto) de la bizanca urbo Tesaloniko kaj ĉirkaŭaj teritorioj kun sia patro, Johano la 7-a Palajologo, de 1403 ĝis sia morto en 1407. Pro interkonsento atingita en 1403 kun imperiestro Manuelo la 2-a Palajologo en Konstantinopolo, li kaj lia patro ricevis la plenajn imperiajn titolojn.
Trie sur la vico al la trono, Androniko povus esti suprenirinta al la trono. Tamen, la espero de liaj gepatroj estis detruita kiam la infano mortis kun la aĝo de sep jaroj. Pro la mallongeco de lia vivo pasigita sub la ombro de lia patro, malmulte oni scias pri li. Ĝis antaŭ nelonge, historiistoj kredas, ke Johano la 7-a mortis sen idaro. Lia ekzisto estis konfirmita nur en 1967.
Historia Kunteksto
[redakti | redakti fonton]Kvar civitaj militoj okazis en Konstantinopolo dum la 14-a jarcento. La unua, de 1321 ĝis 1328, la bizanca imperiestro Androniko la 2-a Palajologo (reg. 1282–1328) kontraŭstarigis al sia nepo Androniko la 3-a (reg. 1328–1341). Ĝi finiĝis per la venko de Androniko la 3-a, kiu devigis sian avon abdiki favore al li.
La dua milito, kiu komenciĝis post la morto de imperiestro Androniko la 3-a, kontraŭstarigis la subtenantojn de la nomumita regento, Johano la 6-a Kantakuzeno, kontraŭ la preceptoroj de la juna Johano la 5-a Palajologo (reg. 1341–1376; 1379–1390; septembro 1390–februaro 1391) en 1341: la vidvina imperiestrino Ana de Savojo (1306-1365), la patriarko de Konstantinopolo Johano la 14-a Kalekas (1282-1347), kaj la mega-dukso Aleksio Apokaŭko (1293-1345). Tria milito (1352–1357) finiĝis per retiriĝo de Johano la 6-a Kantakuzeno kaj la venko de Johano la 5-a, kiu restis sola imperiestro.
La kvara kaj lasta milito okazis de 1373 ĝis 1381 kaj komence kontraŭstarigis Johanon la 5-an Palajologon kontraŭ sian filon, Androniko la 4-a (reg. 1373–1379). Ĝi komenciĝis en 1373 per unua provo de la juna Androniko faligi sian patron. Tio malsukcesis, sed dua provo, kun ĝenova subteno, estis sukcesi: Androniko konkeris Konstantinopolon kaj malliberigis Johanon la 5-an en 1376.
Tri jarojn poste, tamen, Johano la 5-a sukcesis eskapi kaj, kun otomana helpo, li reakiris sian tronon. Teorie, ĉi tiu interna milito finiĝis per interkonsento inter Johano la 5-a kaj Johano la 7-a (reginte aprilon 1390 - septembron 1390; 1399 - 1403 kiel regento) en 1381, post kiam Androniko la 4-a mortis intertempe. En realeco, ĝi daŭris kiel sekreta lukto de Johano la 7-a por repreni la tronon ĝis Marŝalo Busikoo, sendita de Karlo la 6-a de Francio, sukcesis repacigi Johanon la 7-an kaj Manuelon la 2-an Palajologon (reginte 1391–1425) en 1399.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kun la repaciĝo kompletigita, kiam Manuelo decidis foriri al Francio kun la marŝalo en decembro 1399, li nomumis Johanon regenton dum sia foresto, promesante doni al li Tesalonikon kiel apanaĝon post sia reveno (dubinda promeso, ĉar la urbo ankoraŭ estis en turkaj manoj). Estis probable dum ĉi tiu periodo ke Androniko naskiĝis. Lia patrino estis Irene Gatiluzjo, filino de Francisko la 2-a de Lesbo (1365-1404) (patrinflanka nepo de Androniko la 3-a Palajologo).
Laŭ la kondiĉoj de interkonsento subskribita en 1402 inter Manuelo la 2-a kaj Johano la 7-a, ĉi-lasta, ankoraŭ laŭleĝe kunimperiestro pli juna, fariĝus sola imperiestro post la morto de Manuelo. Kiam Johano la 7-a mortis, la sinsekvo transiris al la filo de Manuelo la 2-a, Johano la 8-a Palajologo (reginte 1425–1448). Lia posteulo estus la filo de Johano la 7-a, Androniko. La infano estis do la tria kandidato por la sinsekvo.

Aldone al la tenado de sia titolo kiel imperiestro, Johano la 7-a ricevis la urbon Tesalonikon, kies revenon al la Bizanca Imperio li negocis kun la turka sultano post la Batalo de Ankaro, en la 28-a de julio 1402, kie la turkaj fortoj estis venkitaj de tiuj de Tamerlano.
Post sia alveno al Tesaloniko, Johano la 7-a establis sian kortegon tie kaj rapidis kroni Andronikon la 5-an kiel kunimperiestron. Pro la interkonsento kun Manuelo la 2-a, la imperiestroj daŭre uzis la imperian titolon, inkluzive de la titoloj kiel basileus (imperiestro) kaj autokrator (memreganto).
Johano la 7-a konsideris sian filon ne nur sia posteulo en Tesaloniko, sed ankaŭ la estonta legitima imperiestro de Bizanco. La triumfa eniro de Johano la 7-a en Tesalonikon estis memorigita sur hostiujo (cilindra skatolo kun ebura kovrilo) prezentanta la familiojn de Johano la 7-a kaj Manuelo la 2-a. Androniko la 5-a estas montrata pli elstare ol Johano la 8-a, filo de Johano la 7-a, kvankam ĉi-lasta estis pli maljuna kaj antaŭis lin en la linio de sinsekvo al la trono.
La esperoj de liaj gepatroj estis kruele detruita: la infano mortis kun la aĝo de sep jaroj, probable en 1407.
En kondolencletero sendita de la Metropolito de Tesaloniko, Gabrielo la 1-a (1397-1419), al la imperiestro, ĉi-lasta mencias, ke li preĝis por la resaniĝo de la juna kunimperiestro, ke li esperis vidi lin sukcedi sian patron, kaj ke li bedaŭras, ke li ne povis esti en Tesaloniko dum la morto por persone oferti konsolon kaj kondolencon.
Johano la 7-a mem mortis la 22-an de septembro 1408, baldaŭ post sia filo. Ĉi tiu morto finis la diarkion establitan en 1403 kaj la konkurencon inter la du linioj pri la imperia trono.
Historiografio
[redakti | redakti fonton]La mallongeco je la vivo de la juna Androniko la 5-a, same kiel la malabundeco de mencioj pri li en la fontoj, signifas, ke lia ekzisto mem estis longe ignorita de bizancistoj, ĝis li estis pozitive identigita de George T. Dennis, en 1967, oni kredas, ke Johano la 7-a mortis sen idaro. En sia argumento, Dennis baziĝas sur du neeldonitaj manuskriptoj, la unua enhavanta funebran ĉanton (monodion) kaj la dua kondolencan leteron skribitan de la Metropolito de Tesaloniko.
La monodio (vidu tekston en la sekva sekcio) estis verkita okaze de lia morto eksplicite mencias la nomon de la junulo, lian aĝon, la nomon de lia patro kaj lian titolon kiel imperiestro. Koncerne la kondolencan leteron skribitan de Gabrielo de Tesaloniko, kvankam la nomo de Androniko ne estas menciita, la sola ebleco konsiderante la tempon estas, ke ĝi estis skribita al Johano la 7-a okaze de la morto de Androniko. Dennis ankaŭ baziĝas sur la interkonsento atingita inter Johano la 7-a kaj Manuelo.
Laŭ la pluvivaj dokumentoj, Johano la 7-a fariĝus pli altranga imperiestro post Manuelo. Lia posteulo estus "la filo de Manuelo", kiu siavice estus sekvata de "la filo de Johano". Kvankam la teksto povas esti interpretita kiel aludo al pli posta posteulo, estas ankaŭ tute ebla, ke Johano jam havis filon tiutempe.
La sola reprezento, kiun ni havas de Androniko la 5-a, estas la hostiujo de Tesaloniko, studita jam en 1899 de la akademiulo Josef Strzygowski (1862-1941). Li ne estis certa, ĉu li povus identigi la prezentitan familion: la patro Johano, la patrino Ireno, kaj la filo Androniko ne respondis al iu ajn konata familio tiutempe.
En 1960, André Grabar (1896-1990) sugestis, ke ĉi tiu verko reprezentis Johanon la 6-an Kantakuzenon, lian edzinon Ireno, kaj ilian nepon, Andronikon la 4-an Palajologon, klarigo prenita de Kurt Weitzmann (1904-1993) en 1972. Ĉi tiu hipotezo malfaciligas identigi la duan prezentitan familion (Manuelon la 2-an, lian edzinon Irenan, kaj ilian filon Johano la 8-an) kaj establi la ligon inter la du familioj. La identigon de la unua familio kiel tiu de Johano la 7-a unue proponis Nicolas Oikonomides (1934-2000) en 1977.
Koncerne la precizan titolon de la juna infano, ĉu Androniko estu konsiderata Despoto de Tesaloniko, titulara imperiestro, aŭ imperiestro memstare? La respondo varias inter la akademiuloj. La ofta praktiko inter bizancistoj estas nomi nur pli altrangajn imperiestrojn, kiuj efektive regis, kiel "imperiestro", tiel ekskludante junajn imperiestrojn, kiuj, kvankam tenante la saman titolon, fakte posedis nur honoran potencon.
Ekzistas kelkaj esceptoj, kiel ekzemple Mikaelo la 9-a Palajologo (reg. 1294–1320), kies regado okazis tute ene de la regado de lia patro, Androniko la 2-a (reg. 1282–1328). Parto de la problemo estas solvita per la fakto, ke neniu alia imperiestro post li portis la nomon Andronikon, tiel forigante la demandon, kiun la cifero "V", asignita al li de Dennis en 1967, povus esti levinta.
Monodio verkita okaze de la morto de Androniko la 5-a
[redakti | redakti fonton]Funebra ĉanto okaze de la morto je la aĝo de sep jaroj de Lia Imperia Moŝto Androniko Palaiologo, filo de Lia Imperia Moŝto Johano kaj nevo de Lia Imperia Moŝto Manuelo.[1]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Franca Vikipedio
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Teodoro la 1-a Laskaro | 15-an de decembro 1221 - 3-an de novembro 1254 | Teodoro la 2-a Laskaro |

