Altsasu/Alsasua (eŭskeAltsasu, hispanehttps://aunamendi.eusko-ikaskuntza.eus/eu/abarzuza/ar-5800/) estas hispana urbo kaj municipo en la forua KomunumoNavaro, situanta en la areo de Pamplono, la komarko Barranca kaj la valo Burunda. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 7 717loĝantoj sur areo de 26,8 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 288 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Olazti/Olazagutía, Urdiain kaj Ataun.
El 2016 la urbo atingis tutlandan atenton en amaskomunikiloj pro la kazo nomita "la ok el Altsasu". La 15an de oktobro 2016 en trinkejo de tiu municipo okazis kverelo inter lokaj junuloj unuflanke kaj civilgvardianoj (eksterserve) kaj iliaj partneroj aliflanke, kelkaj el kiuj estis vunditaj. La denuncoj rezultis en altaj prizonkondamnoj por la lokaj junuloj kaj komplikaj juraj rezultoj, kun polemikoj inter eŭskaj naciistoj unuflanke kaj hispanaj naciistoj aliflanke.