Saltu al enhavo

Alejandro Toledo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri politikisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Toledo (apartigilo).
Alejandro Toledo
Persona informo
Alejandro Celestino Toledo Manrique
Naskiĝo 28-an de marto 1945 (1945-03-28) (81-jaraĝa)
en Cabana
Religio katolikismo vd
Etno Keĉuoj vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Vaŝingtono vd
Ŝtataneco Peruo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de San-Francisko - entreprenadministrado, ekonomio
Stanford Graduate School of Education (en) Traduki - eduko, ekonomio
Universitato Stanford Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Peruo Ebla Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Eliane Karp (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zaraí Toledo Orozco (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
preleganto
politikisto
visiting docent (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alejandro Toledo Manrique (naskiĝis la 28-an de marto 1945 en Ferrer) estas politikisto, 46-a prezidento de Peruo ekde la 28-a de julio de 2001 ĝis la 28-a de julio 2006.

Kiel filo de malriĉaj kamparanoj, de indiĝena deveno, li pasigis tre malriĉan infanaĝon kaj junaĝon. En 1966 li sukcesis akiri stipendion por studi Ekonomikon en la universitato de San-Francisko, Usono, kaj poste en la Universitato de Stanford. En 1979 li eksiĝis al la belga antropologiisto Eliane KARP.

Komence Toledo laboris en diversaj internaciaj kaj peruaj institucioj. En 1995 li komencis sian politikan karieron. Li prezentiĝis al la prezidentaj balotadoj, sed malvenkis fronte al la tiam jam prezidento Alberto Fujimori.

En la sekvaj balotoj de la jaro 2000, Toledo estis la dua plej voĉdonita kandidato. Li akuzis la alian kandidaton, Fujimori, je granda fraŭdo kaj ne partoprenis la duan balotadon, kio ekigis kampanjon de protestoj.

Post la senigo de la prezidenteco al Fujimori, okupis la postenon provizore la prezidanto de la Kongreso, Valentín Paniagua, kiu kunvokis novajn balotojn por majo del 2001.

Toledo venkis, post dua baloto, la eksan prezidenton Alan García kaj fariĝis nova prezidento.

Dum la lastaj jaroj, Toledo perdis grandan parton de sia politika apogo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]