Ĝ
| Ĉapelo ˆ | |
|---|---|
| Â | â |
| Ấ | ấ |
| Ầ | ầ |
| Ẫ | ẫ |
| Ẩ | ẩ |
| Ậ | ậ |
| Ĉ | ĉ |
| Ḓ | ḓ |
| Ê | ê |
| Ế | ế |
| Ề | ề |
| Ễ | ễ |
| Ể | ể |
| Ệ | ệ |
| Ḙ | ḙ |
| Ĝ | ĝ |
| Ĥ | ĥ |
| Î | î |
| Ĵ | ĵ |
| Ḽ | ḽ |
| Ṋ | ṋ |
| Ô | ô |
| Ố | ố |
| Ồ | ồ |
| Ỗ | ỗ |
| Ổ | ổ |
| Ộ | ộ |
| Ŝ | ŝ |
| Ṱ | ṱ |
| Û | û |
| Ṷ | ṷ |
| Ŵ | ŵ |
| X̂ | x̂ |
| Ŷ | ŷ |
| Ẑ | ẑ |
Ĝ, minuskle ĝ, estas la 9-a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon [d͡ʒ] kaj la nomon "ĝo". La litero estas ankaŭ uzata en la aleuta lingvo (Unangam Tunuu), havanta prononcon iom similan al voĉa [ĥ] (voĉa uvula frikativo [ʁ]).
Ĝ estas invento de Zamenhof, modifo de G per aldono de cirkumflekso.
Analogaj literoj kaj literkombinoj en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]- g en la angla lingvo kiel en George (Georgo)
- j en la angla lingvo kiel en Japan (Japanio)
- џ en la serba kaj makedona lingvo kiel en Џибути (Ĝibutio)
- dzs, aparta litero en la hungara lingvo kiel en Dzsungel (ĝangalo)
- dsch en la germana lingvo kiel en Dschungel (ĝangalo)
- gi/g en la itala lingvo kiel en Gianna/Giovanna (Johana) / gennaio (Januaro)
- dj en la franca lingvo kiel en Djibouti (Ĝibutio)
- dż en la pola lingvo kiel en Dżibuti (Ĝibutio), Dżakarta (Ĝakarto/Jakarta)
- cz en la pola lingvo kiel en liczba (nombro)
- dž en la ĉeĥa lingvo kiel en Džibutsko (Ĝibutio)
- dž en la bosna lingvo kiel en Džibuti (Ĝibutio)
- дж en la rusa lingvo kiel en Джибути (Ĝibutio)
- ჯ en la kartvela lingvo
Surogataj skribosistemoj
[redakti | redakti fonton]Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĝ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "gx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj gˆ kaj g'.
En komputiloj
[redakti | redakti fonton]En Unikodo, Ĝ kaj ĝ havas la kodojn 284 (deksesume U+011C) kaj 285 (deksesume U+011D), respektive.
| Signo | Ĝ ; | ĝ ; | ||
|---|---|---|---|---|
| Unikoda nomo | LATIN CAPITAL LETTER G WITH CIRCUMFLEX | LATIN SMALL LETTER G WITH CIRCUMFLEX | ||
| Enkodigo | dekume | deksesume | dekume | deksesume |
| Unikodo | 284 | U+011C | 285 | U+011D |
| UTF-8 | 196 156 | C4 9C | 196 157 | C4 9D |
| HTML | Ĝ | Ĝ | ĝ | ĝ |
| Nomita referenco en HTML | Ĝ | ĝ | ||
| ISO 8859-3 | 216 | D8 | 248 | F8 |
| ||||||||||