Saltu al enhavo

Čalovec

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čalovec
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 02
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 100  (2025) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 17° 59′ O (mapo)47.81777817.984444Koordinatoj: 47° 49′ N, 17° 59′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 23,208646 km² (2320.8646 ha) [+]
Čalovec (Slovakio)
Čalovec (Slovakio)
DEC
Situo de Čalovec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čalovec [+]
vdr

Čalovec, (ĉalovec) hungare Megyercs (medjerĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La historia slovaka nomo estis Mederč.

Panoramo en Čalovec
Preĝejo de Čalovec

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Komárno-Kolárovo, meze de Danubobranĉoj. Komárno troviĝas 15 km-ojn for.

Laŭ la arkaikaĵoj keltoj setlis tie. La unua mencio devenis de 1268 en formo Megers. La kampoj apartenis al fortikaĵo de Komárom ĝis 1592. La turkoj kelkfoje rabis en la vilaĝo. En 1910 loĝis tie 991 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. La slovakoj fondis tute novan komunumon apud la vilaĝo, havanta nomon Violín. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo ne kolĥozo, sed ŝtata bieno formiĝis. En 2001 loĝis tie kune kun Violín 1172 da homoj (855 hungaroj, 295 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo

[redakti | redakti fonton]