Saltu al enhavo

Ĉaviĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉaviĉo

Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Ĥorduloj (Chordata)
Klaso: Aktinopterigoj (Actinopterygii)
Subklaso: Neopterigioj (Neopterygii)
Infraklaso: Teleosteoj (Teleostei)
Ordo: Salmonoformaj (Salmoniformes)
Familio: Salmonedoj (Salmonidae)
Genro: Onkorinko (Oncorhynchus)
Specio: Ĉaviĉo
Oncorhynchus tshawytscha
(Johann Julius Walbaum, 1792)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉaviĉo estas specio de fiŝoj el la genro onkorinko en la salma familio. La latina, faka zoologia termino estas Oncorhynchus tshawytscha. Ĝin unuafoje difinis la zoologo Johann Julius Walbaum en 1792. La specio, kiel ĉiuj onkorinkoj aŭ "pacifikaj salmoj", aparte ofte troveblas en la Norda Pacifiko: ĉe la norda duono de Japanio, la Kuriloj, Saĥalino, Kamĉatko kaj Ĉukĉio, ĉe la suda marbordo de Alasko, la okcidenta de Kanado, Usono (inkluzive de Havajo) kaj de la duoninsula subŝtato Baja California de Meksiko, sed ekster la Norda Pacifiko ankaŭ troveblas en Nov-Zelando.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]