Saltu al enhavo

Újbuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Újbuda
urbodistrikto de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Imre László
Demografio
Loĝantaro 149 812  (2025) [+]
Loĝdenso 4 473 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 29′ N, 19° 2′ O (mapo)47.47519.04Koordinatoj: 47° 29′ N, 19° 2′ O (mapo) [+]
Areo 33,49 km² (3349 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Újbuda (Budapeŝto)
Újbuda (Budapeŝto)
DEC
Situo de Újbuda
Újbuda (Hungario)
Újbuda (Hungario)
DEC
Situo de Újbuda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budapest District XI [+]
vdr
eta blazono de Újbuda (la granda kun ornamaĵoj videblas dekstre)

Újbuda estas la 11-a urbodistrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: nova-Buda. Laŭ la stato de 2025 en Újbuda vivis 149 812 loĝantoj sur areo de 33,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 473 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Budafok-Tétény, la 22-a urbodistrikto de Budapeŝto, Hegyvidék, la 12-a urbodistrikto de Budapeŝto, Vár, la 1-a urbodistrikto de Budapeŝto, Budaörs kaj Törökbálint.

Loko de la 11-a distrikto
Ponto havanta la nomon Petőfi
Lago kaj la kirko Sankta Emeriko de Hungario (Szent Imre)
Preĝejo en Albertfalva

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La urbodistrikto Újbuda situas en la okcidenta parto de la ĉefurbo plejparte sur ebenaĵo, okcidente de la Danubo. Aparte menciindaj lokoj estas Albertfalva (ger. Sachsenfeld), Gazdagrét, Kamaraerdő, Lágymányos, Kelenföld (ger. Krenfeld), Monto Gellért (hun. Gellérthegy, ger. Kelenberg), Monto Sas. Nordokcidente limas la 12-a distrikto, Hegyvidék, nordoriente la 1-a, Vár kaj sude najbaras la 22-a distrikto, Budafok-Tétény.

La plej frue keltoj vivis tie, poste romianoj, fine hungaroj alvenis, kiuj iom pli poste miksiĝis kun germanlingvanoj. Dum regado de turkoj (kaj ankaŭ poste) sporadaj komunumoj vivtenis sin. La supre menciita Albertfalva en 1819 fondiĝis. La evoluo komenciĝis nur en la 20-a jarcento. Ponto, universitato, diversaj uzinoj, interurba tramo konstruiĝis. Ĝis 1930 la lokoj apartenis al Vár (distrikto), poste fondiĝis la nova distrikto, la 11-a. En 1950 aldoniĝis Albertfalva kaj ceteraj lokoj. Dum la socialismo precipe 10-etaĝaj domoj konstruiĝis, sekve nun en tiu distrikto loĝas la plej multaj homoj en Budapeŝto. En 2005 la oficiala nomo iĝis Újbuda, pli frue oni uzis precipe Kelenföld kaj Lágymányos.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

laŭ alfabeta ordo de la urbonomoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Universitato laŭ la Danubo